La reĝa katarto, Sarcoramphus papa, estas la birdo plej klare kolorita inter la katartoj aŭ amerikaj vulturoj. Tiu birdo vivas en tropikaj malaltaj arbaroj el suda Meksiko ĝis suda Argentino, kaj ili troviĝas en altecoj de ĉirkaŭ 1200 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reĝa katarto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Katartedoj Cathartidae
Genro: Sarcoramphus
Duméril, 1805
Specio: S. papa
Sarcoramphus papa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Taksata arealo de la Reĝa katarto; (oranĝkolora)
Taksata arealo de la Reĝa katarto; (oranĝkolora)
Taksata arealo de la Reĝa katarto; (oranĝkolora)
Sinonimoj

Vultur papa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu neotropisa specio havas flavan karnan kreston (barbon) super sia beko kaj la senpluma kapa haŭto estas flava kaj ruĝa. La plumaro estas nigra kaj helgriza, sed ĝi havas flavajn kaj rozkolorajn nuancojn. La okuloj estas flavecaj en plenkreskuloj. Ili estas ĉirkaŭ 80 cm altaj.

Moroj redakti

Laŭ moroj, reĝaj katartoj estas tipaj vulturoj. Ili manĝas kadavraĵojn kaj ŝvebas serĉe predon, sed ili uzas ankaŭ flaradon lokigi ĝin. Aliaj sciencistoj diras, ke plej ofte ili nur sekvas ekzempleron de Meleagra katartoKondoroj kiuj ja flaras. Grandaj grupoj de vulturoj povas kuniĝi ĉirkaŭ taŭgan kadavraĵon. Tiam la reĝa katarto regas aliajn speciojn sed ĝia plej forto igas ke ĝi devas malfermi la kadavron kiun aliaj manĝos.

Reproduktado redakti

Masklo kaj femalo estas similaj laŭ plumaro kaj grandeco (tio estas, apenaŭ estas seksa duformeco). La ino demetas unu ovon kaj ambaŭ gepatroj kovas. Idoj havas brunan plumaron kaj plenkreskulan plumaron nur post 18 monatoj.

En antaŭhispana majaa civilizo hieroglifoj montras regan katarton kiel simbolo de Cib, la 13a tago en la monato.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. BirdLife