Skarlata lorio
(Alidirektita el Reĝa lorio)
La Skarlata lorio, ankaŭ konata kiel Reĝa lorio aŭ Bornea lorio (Eos bornea aŭ Eos rubra)[1] estas specio de papago el familio Psittaculidae kaj subfamilio Loriinae. Ĝi estas endemia de la Molukoj kaj ĉirkaŭaj insuloj de Indonezio. Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de altaj teroj kaj manglejoj.