Reĝino de Ŝeba

virino en la Biblio

Reĝino de Ŝeba, Sulamita (en la juda-kristana kulturo) aŭ Bilkis (en la araba) aŭ Makeda (en la amhara) regis laŭ la juda kaj islama tradicio en la 10-a jarcento a.K., estis reĝino de la Reĝlando Ŝeba en la sudokcidenta parto de la araba duoninsulo (la nuna ŝtato Jemeno). Pri ŝi la malnova testamento skribas jene: ŝi „venis al Jerusalemo kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj armaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn” (I. Reĝoj 10,2). Ŝi volis tiam viziti Salomonon, pri kies famo ŝi eksciis. La historieto pruvas, ke estis gravaj komercaj kontaktoj inter la tiutempa Izraelo kaj la suda parto de Arabio. Laŭ la Biblio, la reĝino vizitis Salomonon „por elprovi lin per demandoj”.

Reĝino de Ŝeba
Biblia persono
homa biblia persono
Verko 1 Kings 10
2-a libro de la Kroniko
Informoj
Eble sama Reĝino de Ŝeba laŭ Islamo • La Reĝino de la Sudo
Sekso ina
Religio Araba mitologio
Loĝloko Reĝlando Ŝeba
Okupo religiestro • monarko
Kunulo Salomono
Infanoj Menelik I
vdr

En la islama tradicio, ŝi estas konata kiel Bilkis kaj aperas la historieto en la Korano. Tradicie, en Okcidenta kristanismo kaj Judismo, oni kredas ŝin la "edzino" de Alta Kanto kaj oni nomas ŝin Sulamita. La etiopa tradicio konas ŝin kiel Makeda, kiu geedziĝis kun Salomono kaj ilia komuna filo Meneliko la 1-a fondis la regantan dinastion de Etiopio. Laŭ la legendo, la reĝino alprenis la judan kredon.

Salomono bonvenigas la reĝinon de Ŝeba

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti