La Kronlando de Aragono (aragone Corona d'Aragón, katalune Corona d'Aragó, kastilie Corona de Aragón) estis historia feŭda ŝtato, kiu ekzistis de la jaro 1137 ĝis 1714 kaj kiu iom post iom de la origina kerna regiono Aragono kaj Katalunio ampleksiĝis ĝis granda parto de la sudo de Eŭropo ĉe la norda bordo de la mediteranea maro.

Reĝlando Aragono
18-a de julio 1164 – 1714

historia lando • suverena ŝtato • Crown land • ŝtato
Geografio
La landoj de la kronlando de Aragono dum la jaro 1443
La landoj de la kronlando de Aragono dum la jaro 1443
Ĉefurbo:
Loĝantaro
mezepoka aragona lingvo • mezepoka kataluna lingvo • latina lingvoMezepoka latino
Ŝtat-strukturo
composite monarchy • konstitucia monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ekesto redakti

Graflando Aragono (812-1035) redakti

Post mallonga periodo de maŭra regado la regiono de la posta Aragono dum la jaro 812 iĝis parto de la franka regno. El la "hispana regiono" de la franka reĝo Karolo la Granda evoluis la Graflando Aragono, kies unua grafo estis Aznar la 1-a Galíndez. Post elmorto de tiu grafa dinastio la graflando komence de la 10-a jarcento ekapartenis al Sanĉo la 3-a, kiu de 970 ĝis 1035 estis reĝo de Navaro.

Reĝlando Aragono (1035) redakti

Post la morto de Sanĉo la 3-a ties filo Ramiro la 1-a dum la jaro 1035 heredis la regionon Aragono kaj ĝi fariĝis sendependa reĝlando. Ramiro amplekigis la areon de sia regado, kiu komence limiĝis al la regiono Jacetania, per la akiro de Ribagorza kaj Sobrarbe kaj per sukcesaj bataloj kontraŭ la maŭroj.

Liaj posteuloj Sanĉo Ramírez (1063-1094) kaj Petro la 1-a (1094-1104) sukcese daŭrigis la batalojn kontraŭ la maŭroj. Armeo sub Alfonso la 1-a (1104-1134) dum la jaro 1118 konkeris Zaragozon kaj nomis ĝin ĉefurbo de Aragono.

La testamenton de Alfonso la 1-a, kiu heredis la reĝlandon al la kristanaj kavaliraj ordenoj, ne agnoskis la aragona nobelaro. Lia frato Ramiro la 2-a "la monaĥo", kiu tiutempe estis episkopo de la diocezo Roda-Barbastro, estis elektita reĝo. Li sekve edziĝis al Inés de Poitou, nobela francia vidvino, kiu dum 1136 naskis filinon, Petronila. Jam sekvajare, dum 1137, Ramiro la 2-a aranĝis la daŭrigon de la dinastio tiumaniere ke li fianĉinigis la apenaŭ unujaran filinon kun grafo Rajmundo Berengaro la 4-a de Barcelono - la paro geedziĝis en la jaro 1150, kiam Petronila iĝis 14-jara. Iom poste Petronila iĝis reĝino de Aragono, dum Rajmundo Berengaro la 4-a regis kiel grafo de Barcelono kaj princo de Aragono, kio antaŭpreparis la postan unuiĝon de Aragono kaj Katalunio. Ramiro la 2-a retiriĝis al monaĥejo.

Kronlando de Aragono 1162 - 14a jarcento redakti

La filo de Petronila kaj Rajmundo Berengaro, Alfonso la 2-a de Aragono, dum la jaro 1162 iĝis grafo de Barcelono kaj post la demisio de sia patrino dum la jaro 1164 ankaŭ iĝis reĝo de Aragono. Ekde tiam la du feŭdaj ŝtatoj restis kunaj sub la sama reĝo, kvankam konservis siajn respektivajn parlamentojn, leĝarojn kaj lingvojn. Tiel kreiĝis kronlando (landoj kunigitaj per korono) tegmente unuiganta Aragonon kaj Katalunion, kiu poste ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de suda Eŭropo. Petro la 3-a de Aragono aŭ Petro la Granda (katalune Pere el Gran) estis Reĝo de Aragono, de Valencio (kiel Petro la 1-a), kaj Grafo de Barcelono (kiel Petro la 2-a) de 1276 ĝis 1285.

Ene de la ŝtato la unuopaj regionoj - unue Aragono kaj Katalunio, poste ankaŭ Majorko, Valencilando, Sicilio kaj pliaj regionoj - tenis sian internan aŭtonomecon, kun siaj apartaj leĝaro kaj parlamento, kaj nur en ekstera politiko ili aperis unuigitaj kun komuna reĝo.

La Kronlando de Aragono tiel post Kastilio iĝis la dua plej grava kristana regno sur la Iberia duoninsulo.

Petro la 2-a (1196-1213) rajtigis sian regadon pere de la papo. Jakobo la 1-a (1213-76) verkigis konstitucion por la Kronlando kaj planis dividi la regnon inter siaj filo post sia morto. La plej aĝa filo Petro la 3-a tamen dominis sian fraton Jakobo la 2-a de Mallorca kaj restis sola reganto de unueca Kronlando. Li dum 1282 akiris Sicilio, sed sekve de tio komenciĝis milito inter la Kronlando kaj la reĝlando Francio, kio iĝis tre multekosta. Kiam la impotoj pro tio troaltiĝis, la aragona nobelaro kunvenis dum la jaro 1283, por defendi siajn rajtojn. Ili devigis la reĝon en Zaragozo subskribi ĝeneralan privilegiaron, kiu, poste ankoraŭ pliampleksigita, forte limigis la potencon de la reĝo. Ekde 1285 la plej aĝa filo de Petro, Alfonso la 3-a (1285-1291) ekregis en la iberiaj regnoj de la Kronlando, kaj la pli juna filo Jakobo ekregis en Sicilio. Alfonso same implikiĝis en multjarajn militojn kun Francio, sed ankaŭ kun Kastilio, kaj post lia seninfana morto ekregis lia frato Jakobo la 2-a, kiu al la regno aldonis Sardinion kaj dum 1319 fiksis, ke la regno estu nepartigebla. Tamen Aragono, Katalunio kaj Valencilando tenis siajn proprajn nobelajn parlamentojn.

Lia filo Alfonso la 4-a (1327-1336) sukcese gvidis militojn kontraŭ la urba respubliko Ĝenovo kaj - kune kun Kastilio - kontraŭ la maŭroj. Ties filo Petro la 4-a (1336-1387) deklaris pacon al Ĝenovo, por ne plisuferigi la mediteranean komercon, reunuigis la insulon Majorko kun Aragono, sed perdis partojn de Sardio. La nobelaroj ĉiam pli fortiĝis, kvankam dum 1348 Petro venkis batalon kontraŭ nobelaj ribelantoj, provizore refortigante la reĝan potencon.

Petro la 4-a de Aragono militis kontraŭ Petro la Kruela de Kastilio en la konata kiel Milito de la du Petroj aŭ pli precize kastili-aragona milito de 1356-1369. Dum tiom longa tempoperiodo ne estis konstanta milita interagado sed serio de konfliktoj alterne kun pacperiodoj, kiel estis kutime en tiu epoko. Petro la 1-a volis rekuperi la teritoriojn de Murcio kiuj estis venintaj sub la Reĝlando de Valencio.

Lia filo Johano la 1-a (1387-1396) perdis tutan Sardion. Post la seninfana morto de li kaj la posteula frato Martino la 1-a (1396-1410).

La Katolikaj Gereĝoj kaj la unuiĝo kun Kastilio redakti

Ankaŭ post la unuiĝo kun Kastilio dum la jaro 1516 Aragono tenis siajn antaŭan liberecon kaj perdis ĝin nur post la partiiĝo por la aŭstra habsburga dinastio dum la milito de postveno de Hispanio (1701-1714).

Institucioj redakti