Reĝlando Lombardujo-Venetio

La Reĝlando Lombardio-VenetioLombardujo-Venetio (germane Königreich Lombardo-Venetien, itale Regno Lombardo-Veneto) estas unuiĝinta lando de Lombardujo kaj Venetio, kiu estis kreita ĉe la Viena Kongreso en la jaroj 1815 kaj ĝis 1859/1866 estis lando sub regado de habsburga-lorena dinastio. Ĝi estis regiono, kiu poste iĝis parto de la Itala reĝlando.

Reĝlando Lombardujo-Venetio
Plena origina nomo:
germane Königreich Lombardo-Venetien
itale 
Regno Lombardo-Veneto'
 Reĝlando Italio (1805–1814) 18151867 Itala reĝlando 

historia lando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungarioreĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
47 500 km²
La plej longa rivero:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
~ 5200000 (en la jaro 1850)
itala, germana (oficiala), slovena
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Lombardy-Venetia pound • aŭstra-hungara guldeno aŭstra talero
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Italio (1805–1814) Reĝlando Italio (1805–1814)
Postsekvaj ŝtatoj:
Itala reĝlando Itala reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Aŭstra imperio

vdr

Historio redakti

La Viena kongreso kombinis la teritoriojn de Lombardujo (kiuj estis regitaj de la Habsburgoj ekde la 16-a jarcento) kaj Veneto (kiu estis sub aŭstra rego intermite ekde 1797) en ununuran unuon sub la regado de habsburga-lorena dinastio.

Administre la regno konsistis el du sendependaj registaroj en la du partoj. Lombardujo inkludis la regionojn Milano, Como, Bergamo, Breŝo, Pavio, Kremono, Mantova, Lodi-Crema, kaj Sondrio. Venetia inkludis la regionojn Venecio, Verono, Padova, Vicenza, Trevizo, Rovigo, Beluno, kaj Udine.

La Reĝlando Lombardujo-Venetio unue estis regitaj fare de Francisko la 1-a de 1815 ĝis lia morto en 1835, dum Ferdinando la 1-a regis de 1835 ĝis 1848. En Milano la 6-an de septembro 1838 li iĝis la lasta reĝo estanta kronita per la Fera Krono de Lombardujo. La krono poste estis alportita al Vieno post la perdo de Lombardio en 1859, sed estis reestigita al Italio post la perdo de Venetio en 1866. Post populara revolucio la 22-an de marto 1848 ("kvin tagoj de Milano") la aŭstroj fuĝis el Milano, kiu iĝis la ĉefurbo de la provizora registaro de Lombardujo. La sekvan tagon ankaŭ Venecio ekstaris kontraŭ la aŭstroj kaj kreis provizoran registaron. La aŭstroj, post venkado de la sardiaj soldatoj ĉe la Batalo de Custoza (24-a/25-a de julio 1848), reeniris Milanon (6-a de aŭgusto) kaj Venecion (24-a de aŭgusto 1849), kaj reestigis aŭstran regon.

Francisko Jozefo la 1-a regis la reĝlandon dum la resto de ĝia ekzisto. Lia pli juna frato Maksimiliano (kiu poste iĝis Imperiestro de Meksiko), funkciis kiel lia vicreĝo en Milano inter 1857 kaj 1859. Lombardio estis aneksita al la embria itala ŝtato en 1859, per la Traktato de Zuriko post la Dua Itala Milito de Sendependeco; Venetio estis cedita al la Regno de Italio en 1866 en la sekvo de la sepsemajna milito (ankaŭ konata kiel Tria Itala Milito de Sendependeco), per la Paco de Prago.