Reĝlando Vestfalio

La Reĝlando Vestfalio estis mallonge daŭra germana ŝtato, kreita de Napoleono. Ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813 kaj membris en la Rejna Konfederacio. Fakte tiu reĝlando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio kaj grandan parton de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo respektive la lando Hanovro. La reĝlando plurfoje ŝanĝis siajn limojn, sub premo de Francio.

Reĝlando Vestfalio
Origina nomo Royaume de Westphalie (france)
Königreich Westphalen (germane)
18071813

historia lando • state in the Confederation of the Rhine • reĝlando • Modellstaat
Geografio
Reĝlando Vestfalio (verde) en 1810, cedinta teritoriojn al Francio
Reĝlando Vestfalio (verde) en 1810, cedinta teritoriojn al Francio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
oficialaj: germana, franca
ankaŭ parolata: platdiĉa
Ŝtat-strukturo
vestfalia franko
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Elektoprinclando Hanovro Elektoprinclando Hanovro
Hesio-Kaselo Hesio-Kaselo
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Hanovro Reĝlando Hanovro
Hesio-Kaselo Hesio-Kaselo
Historio
vdr
Gereĝoj Ĵeromo kaj Katarina de Vestfalio

Post la malvenko de la armeo de Napoleono en la batalo ĉe Leipzig en 1813, la reĝlando estis dissolvita kaj la antaŭaj ŝtatoj (ĉefe Hanovro kaj Hesio-Kaselo) restarigitaj.