Reĝo Edipo

helena tragedio far Sofoklo

Reĝo Edipo estas dramo de Sofoklo bazita sur legendo el la greka mitologio.

Οἰδίπους Τύραννος
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Sofoklo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro Helena tragedio
Loko de rakonto Tebo
vdr

Post Sofoklo multaj aliaj aŭtoroj priverkis la legendon, tiel ke Edipo apartenas al la plej elstaraj figuroj de la mondliteraturo.

La dramo de Sofoklo estas praformo de analiza dramo, en kies trapaso malkaŝiĝas eventoj, kiuj okazis antaŭ ĝia komenco.

La blindigita Edipo; Teatra fotografaĵo de Albert Greiner (1875 - 1905)

Personoj redakti

  • Edipo, reĝo de Tebo
  • Jokasta, lia edzino
  • Kreono, lia bofrato
  • Tirezio, blinda viziulo
  • Pastro de Zeŭso
  • Mesaĝisto el Korinto
  • Paŝtisto
  • Servisto
  • La plejaĝuloj de Tebo (ĥoro)

Intrigo redakti

La popolo de Tebo alvokas sian reĝon Edipon por helpo, ĉar la urbo estas trafata de severa pesto. De la orakolo Edipo ekscias, ke nepunita misfaro estas la kaŭzo de la plago: Reĝo Lajo, lia antaŭulo, estis murdita. Nur ekzilo aŭ punmortigo de la kulpulo povas savi la urbon de la pesto.

Tuj Edipo komencas serĉi la murdiston. Iom post iom li malkovras la kruelan veron: Li mem estas infano de Lajo. Ĉar post lia naskiĝo la orakolo antaŭdiris, ke li murdos sian patron, Lajo estis ordoninta paŝtiston mortigi la infanon. Sed la paŝtisto pro kompato savis la junan Edipon kaj transdonis lin al la reĝo de Korinto. Kiel junulo, Edipo pridemandis la orakolon pri sia destino, kaj ricevis la saman informon kiel antaŭe Lajo: Li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino. Por eviti tion, li forlasis Korinton, ĉar li opiniis, ke la reĝo kaj reĝino de Korinto estas liaj gepatroj. Dum lia migrado, li ekkverelis kun nekonato, kiu baris al li la vojon. Koleriĝinte, Edipo mortigis la fremdulon, ne sciante, ke tiu estis lia vera patro, nome Lajo. Sur lia plua vojo li atingis Tebon, savis la urbon de la Sfinkso, kaj sekve la loĝantoj faris lin reĝo, kaj la reĝino, Jokasta, iĝis lia edzino.

Ekkoninte ĉi ĉion, la reĝino Jokasta sin pendigas. Edipo blindigas sin kaj petas sian bofraton, Kreono, lin elpeli de Tebo.

Interpreto redakti

Ĉar ĉiuj gravaj eventoj okazis antaŭ la komenco de la dramo kaj estas bone konataj de la spektantaro, la atento koncentriĝas je la procezo de ilia malkaŝigo. Tio ebligas kvazaŭ de-eksteran rigardon al la temaro de la dramo: La rilato inter peko kaj puno, destino kaj respondeco, ekkono kaj blindigo. Ironie Edipo, kiu tiom sukcese solvis la enigmojn de la Sfinkso, devas perdiĝi, kiam li solvas la enigmon de sia propra vivo.

Literaturhistoria Signifo redakti

Aristotelo en sia Poetiko nomas Reĝo Edipo la ideala modelo de tragedio.

Post Sofoklo multaj aliaj verkistoj prilaboris la legendon de Edipo, inter ili Pierre Corneille (1659), Voltaire (1718), Friedrich Hölderlin (1804), Hugo von Hofmannsthal (1905), Jean Cocteau (1934), André Gide (1931).

Komedian varianton de la sama intrigo verkis la germano Heinrich von Kleist sub la titolo 'La rompita kruĉo' (1852).

Sigmund Freud en sia verko "Interpretado de sonĝoj" (1899) rilatas la tragedion de Sofoklo al lia observaĵo, ke ĉiu vira infano trapasas 'Edipan fazon', en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro. Tiun fenomenon Freud nomis Edipa konflikto. Ankaŭ sian metodon de psikoanalizo Freud rekte ligas al la preciza analiza ekzamenado, kiun Edipo aplikas en la dramo de Sofoklo.

Tradukoj redakti

(Esperante)