Reading

urbeto kaj unuara instanco en sud-orienta Anglio, Britio

Reading (prononcu [ˈrɛdɪŋ]) estas urbeto kaj unuara instanco en sud-orienta Anglio, Britio. Ĝi lokiĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tamizo kaj Kennet, ĉe la suda limo de la Chilterns. La urbeto fondiĝis dum la 8a jarcento kaj estis grava mezepoka loko por komerco kaj religio. Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, ĝi estis konata por produktado de biskvitoj, biero kaj bulboj.

Reading
county town • urbeto
Administrado
Poŝtkodo RG
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162 666  (2016) [+]
Loĝdenso 4 026 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 0° 58′ U (mapo)51.454166666667-0.97305555555556Koordinatoj: 51° 27′ N, 0° 58′ U (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 40,4 km² (4 040 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Reading (Anglio)
Reading (Anglio)
DEC
Reading
Reading
Situo de Reading

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reading, Berkshire [+]
vdr

Ĝis 1997 ĝi estis parto de la provinco Berkshire. Estis 162 666 loĝantoj en 2016. La areo estas de 40 km².

Historio redakti

La 19an de Majo 1359, en la abatejo de Reading, Blanka de Lankastro edziniĝis al sia tria kuzo, Johano de Ganto, tria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La tuta reĝa familio ĉeestis en la nupto, kaj la reĝo donacis al Blanka multekostajn juvelojn.[1]

Servoj redakti

La Universitato de Reading (angle University of Reading) estis fondita en 1892 kiel branĉo de la Universitato de Oksfordo kaj la 17-an de marto 1926 ricevis reĝan ĉarton por sia sendependa agado kiel donanto de akademiaj gradoj. Aktuale en 2022, proksimume 23 000 studentoj studas en la universitato.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Mortimer, Ian (2008). The Perfect King The Life of Edward III, Father of the English Nation. Vintage. p. 335.

Vidu ankaŭ redakti