Reakcianto

(Alidirektita el Reakciilo)

Reakcianto estas substanco kiu eniras kemian reakcion. [1]

Okaze de procedo de kemia reakcio, la reakciantoj, kutime skribitaj ĉe la maldekstra flanko de kemia ekvacio, transformiĝas al reakciaj produktoj, skribitaj kutime ĉe la dekstra flanko de la kemia ekvacio.

Ofte la produktoj de kemia reakcio siavice povas esti reakciantoj por aliaj reakcioj, ankaŭ samtempaj. Se kemia reakcio havas sagon, kiu indikas kaj maldekstren kaj dekstren, tiam substancoj ambaŭflanke de la sago estas reakciantoj same kiel produktoj (la reago okazas en ambaŭ direktoj samtempe).[2]

Ekzemploj redakti

En la abstrakta reakcio

A + B → C

A kaj B estas la reakciantoj kaj C estas la produkto de la reakcio. [3]

En fotosintezo kun simpligita reakcia formulo

6 H2O (akvo) + 6 CO2 (karbona dioksido) + lumo → C6H12O6 + 6 O2

akvo kaj karbona dioksido estas la du reakciantoj.

Tamen ne bezonas esti pluraj reakciantoj. En malkompona reago kiel

A → B + C

A estas la reakcianto, B kaj C estas la produktoj de la reakcio.[2]

H2 (hidrogena gaso) kaj O2 (oksigena gaso) estas reakciantoj en la reago kiu formas likvan akvon:

2 H2 + O2 → 2 H2O[2][3]

Aktivigo redakti

Por ke la reakcio startu, la molekuloj de la reakciantoj devas kolizii kun tia energio, dirita aktivada energio, sufiĉa por krei transiran staton kiu sekve evoluas al la reakcia produkto.

Referencoj redakti

  1. Libro "Reaktion Kemi 1", ISBN 978-91-27-44065-4, eldonejo NOK, svede, paĝo 49
  2. 2,0 2,1 2,2 Anne Marie Helmenstine, Ph.D.. Reactant Definition and Examples (angle). Arkivita el la originalo je 2023-03-08. Alirita 2023-03-12.
  3. 3,0 3,1 Was Ist ein Reaktant in der Chemie? Definition und Beispiele (germane) (2021-01-21). Arkivita el la originalo je 2023-03-12. Alirita 2023-03-12.

Vidu ankaŭ redakti