Real Audiencia de Quito

La Audiencia y Cancillería Real de Quito (Reĝa Aŭskultejo, 1563-1822) estis la supra Jurtribunalo de la hispana koloniregno kun jurisdikcio sur la teritorioj de la Provinco aŭ Prezidanteco de Kito, ene de la Vicreĝlando de Peruo, kiu poste formis parton de la Vicreĝlando de Nova Granado.

Mapo de la Real Audiencia en 1779.

La iama Gubernio Kito de Gonzalo Pizarro, jam estis pliampleksigante sian teritorion, ĝis Cali kaj Popajano norde; kaj sude ĝis la dezertoj de Piura; kaj tra Amazonio, la esplorado fare de Gonzalo Pizarro, la malkovro kaj esplorado de la rivero Amazono ĝis la Atlantiko fare de Francisco de Orellana, kaj la fondoj en Jaguarzongo kaj Brakamoros, kiel la malkovroj de la supra rivero Maranjono kaj al la rivero Ukajali fare de Juan de Salinas y Loyola, donis al la antikva Gubernio Kito novan etendon en la baseno de la rivero Amazono. Pro ĉio tio, la 4an de julio de 1560 la kitanoj petis al la reĝo de Hispanio la starigon de Audiencia en la Gubernio Kito.

La reĝo Filipo la 2-a, en la urbo Gvadalaĥara la 29a de aŭgusto de 1563, proklmais Real Cédula, nome dokumenton per kiu la Gubernio Kito de Gonzalo Pizarro estis altigita al kategorio de Audiencia Real kaj oni markis limojn al ĝi. Tiu estis inaŭgurita la 18an de septembro de 1564.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti