Rebekka Bakken (naskiĝis en 1970 je Oslo, Norvegujo) estas norvega kantistino plivastasence atribuenda al ĵazo. Ŝia voĉo etendiĝas trans pluraj oktoj.

Rebekka Bakken
Rebekka Bakken, 2017
Rebekka Bakken, 2017
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1970 (1970-04-04) (53-jaraĝa)
en Lier
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo kantistokomponistomuzikproduktisto
TTT
Retejo https://www.rebekkabakken.com/
vdr

Vivo redakti

Jam infanaĝe Rebekka Bakken, alkreskanta proksime de Oslo, kontaktis ene de la familio kun muziko. La patro estas nervokuracisto, la patrino instruisto. Ŝi ludis violonon kaj pianon kaj kantis norvegajn popolkantojn kaj preĝejajn kantojn. Junaĝe ŝi kolektis spertojn kiel kantisto en bandoj el la norvega ritmenblusa, rokmuzika kaj funka mondeto. Post ĉesigo de sia studo de filozofio kaj ekonomio ŝi transloĝiĝis en 1995 al Novjorko, por sin dediĉi al sia kantista kariero. Ŝi komencis verki proprajn komponaĵojn kaj tekstojn. Je tio la influo de ĵazo pli kaj pli kreskis. Fine de la 1990-aj jaroj ŝi konatiĝis kun la aŭstra ĵazgitaristo Wolfgang Muthspiel. La publikaĵoj ekestintaj duope kun li en 2001 kaj 2002 famigis ŝin al pli granda rondo da aŭskultantoj. Ankaŭ ankoraŭ en Novjorko Rebekka Bakken renkontis la germanan pianistinon Julia Hülsmann. El ĉi tiu renkontiĝo ekestis la disko Scattering Poems publikigita en 2003, en kiu Rebekka Bakken interpretis pri la muziko de la Triopo Julia Hülsmann tekstojn de la usona poeto E. E. Cummings. En la sama jaro ŝi forlasis Novjorkon kaj trovis en Vieno novan hejmurbon.

Diskeldonejo Universal kontraktis kun la kantistino, post studioregistradoj en Oslo ĉe Bugge Wesseltoft ŝi publikigis en 2003 sian unuan solodiskon, al kiu sekvis dua en la jaro 2005. La du sonregistraĵoj estas alte kantverkistaj, tamen ili ne komplete sin forturnis de ĵazo. Je la sonregistradoj al sia tria solodisko I keep my cool, kiu aperis septembron de 2006, Bakken ricevis muzikan akompanon de sia samlandano Eivind Aarset. Ŝian kvaran albumon Morning Hours produktis Craig Street en 2009. Bakken nun vivas sen Svedujo.[1]

Dum kiam Bakken ĉam denove kunmuzikas kun ĵazmuzikistoj, ŝia muziko ofte enprenas elementojn de ĵazo, al kiu ĝi ofte estas atribuata, ripetfoje ŝi konstatis dum intervjuoj, ke ŝi ne rigardas sin ĵazkantisto kaj ke ŝi neniam kantis ĵazajn normkantojn aŭ eĉ skatkantadon.[2][1]

Distingoj redakti

Ŝia sondisko Scattering Poems verkita kun la triopo de Julia Hülsmann en 2003 estis distingita per la Germana Ĵaz-Premio. En 2006 Rebekka Bakken estis nomumita en la kategorio "Nacia ĵaza/blusa/popolmuzika albumo de la jaro" unuafoje por Aŭstra Muzikpremio Amadeo. En 2007 ŝi gajnis tiun ĉi laŭ la sama kategorio.

Diskaro redakti

Soloalbumoj redakti

  • 2003 - The Art of How to Fall
  • 2005 - Is That You?
  • 2006 - I Keep My Cool
  • 2009 - Morning Hours
  • 2011 - September

Kun Julia Hülsmann redakti

  • 2003 - Scattering Poems

Kun Wolfgang Muthspiel redakti

  • 2001 - Daily Mirror
  • 2001 - Daily Mirror Reflected (Remixes)
  • 2002 - Beloved

Kiel gastmuzikisto redakti

  • 2002 - Monolith - Enders Room (Johannes Enders)
  • 2003 - Heaven - Christof Lauer
  • 2004 - Human Radio - Enders Room (Johannes Enders)
  • 2006 - In Ewigkeit Damen - Ludwig Hirsch

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Der Standard: Suche nach der Leichtigkeit: Rebekka Bakken, 2-an de decembro 2009
  2. Süddeutsche Zeitung, 5-an de majo 2005

Eksteraj ligiloj redakti