Rebollar (Kastilio kaj Leono)

municipo en Hispanio

Rebollar [reboLJAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko El Valle y La Vega Cintora. La loknomo Rebollar estas etimologie komprenebla kiel Kverkaro.

Rebollar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 2° 30′ U (mapo)41.905277777778-2.505Koordinatoj: 41° 54′ N, 2° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 127 m [+]
Areo 10,38 km² (1 038 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rebollar (Provinco Sorio)
Rebollar (Provinco Sorio)
DEC
Rebollar
Rebollar
Situo de Rebollar
Rebollar (Hispanio)
Rebollar (Hispanio)
DEC
Rebollar
Rebollar
Situo de Rebollar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rebollar, Soria [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Rebollar en la provinco Sorio.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 230 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 25 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 19 hektarojn, nome 2% de la teritorio, kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 151 hektarojn, nome 15% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Soria formante parton de la Sexmo de Tera.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Espejo de Tera, kiu poste aliros al la municipo Almarza. ​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti