Reciproke garantiita neniigo

Reciproke garantiita neniigo (el la angla MAD - mutual assured destruction) estas doktrino de armea strategio, laŭ kiu la uzo de atombomboj kontraŭ lando ankaŭ armita per atombomboj kondukus al neniigo kaj de la atakanta flanko kaj de la defendanta sin flanko. Ĝi estas fondita sur teorio de timigado, laŭ kiu la proprumado de fortaj armiloj estas baza kondiĉo por minacado al malamiko por celo malebligi lin uzi la samajn armilojn. Tiu ĉi strategio estas fakte normo de Nash-ekvilibro, kiu malebligos al la plej malbona ebla rezulto - ĉiokaze al la nuklea neniigo.

Vidu ankaŭ redakti