Recklinghausen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Recklinghausen estas urbo en la pleja nordokcidento de la federacai lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, ĉe la norda rando de la tre industria Ruhr-regiono. Ĝi apartenas al la distrikto Recklinghausen, la germana distrikto kun plej da loĝantoj, kaj estas ties administra centro kaj senkonkurence plej granda urbo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 111 734 loĝantojn. Ekde la lokaj elektoj de 25.05.2014 Christoph Tesche estas la urbestro de la urbo Recklinghausen.

Recklinghausen
Blazono
Recklinghausen (Germanio)
Recklinghausen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Monastero
Distrikto Distrikto Recklinghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02361
Poŝtkodo 45601–45665
Aŭtomobila kodo RE
Oficiala Municipokodo 05562032
Politiko
Adreso de la administrejo Rathausplatz 3
45655 Recklinghausen
Demografio
Loĝantaro 111734 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 37′ N, 7° 12′ O (mapo)51.6166666666677.2Koordinatoj: 51° 37′ N, 7° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 85 m
Areo 66 km²
Oficiala retejo https://www.recklinghausen.de/
vdr

Partneraj urboj redakti

 
figuro de mezepoka kavaliro ĉe la urbodomo de Recklinghausen

Muzeoj redakti

  • Muzeo pri la historio de la poŝto Friedrich Maurmann
  • La muzeo pri Ikonoj estas la plej signifa kolekto de ortodokse kristana arto en la okcidenta mondo.
  • La Vestisches Museum prezentas kristanan arton el la regiono, la urban kaj landan historion.
  • La Kunsthalle (arta halo) Recklinghausen montras modernan arton.
  • La muzeo Umspannwerk Recklinghausen - "elektro kaj vivo" en historia industria konstruaĵo, kiu iam estis kurentoŝanĝejo, bildiĝas la historio de homa uzo de la elektro.

Konstruaĵoj redakti

 
brika skulptaĵo de la dana artisto Per Kirkeby

La historia urbokerno de Recklinghausen estas grandparte konservita. La historie plej grava konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la katolika preĝejo Sankta Petro. Pliaj vidindaj konstruaĵoj estas restoj de la mezepoka remparo, la fortikaĵo Engelsburg Recklinghausen, la urbodomo konstruita dum 1908 kaj la festivalejo de la ĉiujara kultura evento Ruhrfestspiele. Du karbominejaj turoj de la urbo iĝis industriaj monumentoj: la turoj de la minejoj "Recklinghausen II" kaj "General Blumenthal".

Brika konstruaĵo de la dana artisto Per Kirkeby staras antaŭ la memorejo pri la viktimoj de la Dua Mondmilito ĉe la historia pordego Lohtor rande de la urbocentro. La artaĵo, 26 metrojn longa kaj 6 metrojn alta, konsistas el ses grandaj kaj sep etaj arkoj kaj estas integrita en la trotuaron.

Eksteraj ligiloj redakti