La Red DeerRivière La Biche[1] estas rivero en Alberto (Kanado). Ĝi estas grava flankrivero de la Sud-Saskaĉevana rivero.

Red Deer
en Drumheller (Alberto)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 724 km
Akvokolekta areo 45 100 km²
Averaĝa trafluo 70 m³/s
Fluo
Enfluejo Suda Saskaĉevano ĉe
Geografio
Alfluantoj vidu tekston
Map
Rivero en Alberto
vdr

La Red Deer havas longecon de 724 km kaj akvokolektan areon de 45.100 km². Ĝia meza trafluo estas 70 m³/s.[2]

Inter la komunumoj situantaj laŭborde de la Red Deer estas Sundre, Red Deer, Blackfalds kaj Drumheller. La urbo Brooks ankaŭ situas en la akvokolekta baseno de la Red Deer.

Fluvojo redakti

 
Rivero Red Deer en Red Deer (Alberto)

La fonto de la rivero troviĝas sur la orientaj flankoj de la Kanada Rok-montaro, en Nacia Parko Banff. De sia fonto la rivero unue fluas orienten tra la montaro kaj antaŭmontetaro antaŭ ol ŝanĝi direkton iom antaŭ Sundre por flui nordorienten ĝis la urbo Red Deer, kie ĝi ŝanĝas direkton denove por flui oriente kaj poste suden ĉe Stettler. Kie ĝi fluas suden ĝia valo estas protektita per provincaj kaj regionaj parkoj kiel Badlanda Heredaĵa Ranĉlando Tolman, Provinca Parko de Bizon-saltejo ĉe Sekinsulo, Sekinsula Koridoro kaj Provinca Parko Midland. Ĉe Drumheller la rivero alprenas sudorientan direkton, kaj dum ĝi fluas tra Dinosaŭra Provinca Parko ĝia fludirekto fariĝas pli orienta. La Red Deer transfluas la limon inter Alberto kaj Saskaĉevano ĉe Empress. Ĝi fluas dum 16 km en Saskaĉevano antaŭ ol ĝi enfluas la Sud-Saskaĉevanan riveron.

Alfluoj redakti

 
 


La Red Deer en Alberto
  • Rivereto Fallentimber (Fallentimber Creek)
  • Rivero James (James River)
  • Rivero Raven (Raven River)
  • Rivero Malgranda Red Deer (Little Red Deer River)
  • Rivero Medicine (Medicine River)
  • Rivero Blindman (Blindman River)
  • Rivereto Threehills (Threehills Creek)
  • Rivereto Kneehills (Kneehills Creek)
  • Rivero Rosebud (Rosebud River)
  • Rivereto Bullpound (Bullpound Creek)
  • Rivereto Berry (Berry Creek)
  • Rivereto Blood Indian (Blood Indian Creek)
  • Rivereto Alkali (Alkali Creek)

La akvoj de Lago Ewing kaj Malgranda Lago Fish ankaŭ enfluas la riveron Red Deer.

Referencoj redakti