Red Dwarf

brita televida serio

Red Dwarf (anglalingve por ruĝa nano - stelo-tipo) estas brita sciencfikcia komedia televida serio kiu daŭris ok sezonojn. Ĝin kreis kaj verkis Grant Naylor (pseŭdonimo por la du verkistoj Rob Grant kaj Doug Naylor). La serio temis pri la kosmoŝipo Red Dwarf en la malproksima estonteco, kaj elsendatis per BBC2.

Red Dwarf
televida serio
Originala titolo Red Dwarf
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro sciencfikcia televida serio, televida dramserio, televida komedio
Reĝisoro Ed Bye
Aktoroj Chris Barrie • Craig Charles • Danny John-Jules • Robert Llewellyn • Chloë Annett • Norman Lovett • Hattie Hayridge
Amplekso
Sezonoj 12
Epizodoj 73
Daŭro sen reklamoj 29
Elsendo
Elsendita 15 feb. 1988 – 1999
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio estas notinda por esperantistoj ĉar ĝi situas en estonteco kun du ĉefaj lingvoj: angla lingvo kaj Esperanto. Signoj en la kosmoŝipo aperis dulingve, kaj Esperanto estas parolata en kelkaj epizodoj. Pli specife, en la unuaj du sezonoj, parto de la rakonto estas, ke oni atendas de la ŝipanoj ke ili scipovu Esperanton. La roluloj Kryten, Lister kaj Holly montras almenaŭ pasivan regadon pri la lingvo, sed la sentaŭgulo Rimmer ne povis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti