William "Red" GARLAND (* 13-an de majo 1923 en Dallas; † 23-an de aprilo 1984 samloke) estis usona ĵaz-pianisto.

Red Garland
Persona informo
Naskonomo William McKinley Garland, Jr.
Aliaj nomoj Red Garland
Naskiĝo 13-an de majo 1923 (1923-05-13)
en Dallas
Morto 23-an de aprilo 1984 (1984-04-23) (60-jaraĝa)
en Dallas
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto
vdr

Kariero redakti

Red Garland ludis en 1953 kun Charlie Parker en ĵazklubejo Storyville en Bostono (Charlie Parker at Storyville) kaj estis poste pianisto de la mita unua „klasika“ kvinopo/sesopo de Miles Davis inter 1955 kaj 1958. Kiel kolego John Coltrane, Cannonball Adderley, Paul Chambers kaj Philly Joe Jones li tamen neniam atingis ties famon. Garland estis pianisto laŭ la bibopa tradicio de Bud Powell, riĉigis sian ludon tamen ofte per maniero uzi blokakordojn, kio aparte distingis lin.

Krom la albumoj de la menciitaj bandoj de Davis (ekz. Relaxin' with the Miles Davis Quintet) ekzistas ankaŭ sonregistraĵoj de li sub lia nomo, produktitaj ĝis 1962 por Prestige Records en la studioj de Rudy Van Gelder. Kun la ritmosekcio de Davis kaj kun John Coltrane li kunlaboris en 1956 pri la albumo Tenor Madness de Sonny Rollins.

Nur en 1971 li denove surdiskigis propranome; por MPS ekestis sonregistraĵoj kun Jimmy Heath resp. kun Sam Jones (Auf Wiedersehen). En 1974 li prezentis en Keystone Korner je San-Francisko; en sia triopo ludis basisto James Leary kaj frapinstrumentisto Eddie Marshall. En 1977 li muzikis kun Leroy Vinnegar kaj Philly Joe Jones kaj denove prezentis en Keystone Korner; en decembro li direktis sonregistraĵojn por Galaxy Records kun Nat Adderley, Harold Land kaj Ira Sullivan. En 1978 li muzikis en kvaropo Leo Wright, poste li koncertis kun Sadao Watanabe, Richard Davis kaj Roy Haynes en Tokio. En 1979 li formis triopon kun Ron Carter kaj Ben Riley, kiun ili por surdiskigoj pligrandigis per Julian Priester, George Coleman kaj Kenny Burrell. En 1980 li tenis komunan kvaropon kun Lou Donaldson, en 1982 ekestis lastaj studio-registraĵoj kun Jamil Nasser kaj Frank Gant (Misty); februaron de 1983 li lastan fojon prezentis, denove kun James Leary kaj Eddie Marshall, en Keystone Korner.

Diskoj redakti

  • Red Garland Revisited! (Prestige/OJC, 1957) kun Paul Chambers, Philly Joe Jones, Kenny Burrell
  • Soul Junction (Prestige/OJC, 1957) kun John Coltrane, Donald Byrd, George Joyner, Art Taylor
  • Rediscoveres Mssters Vol. 2 (Prestige/OJC, 1959-61) kun Richard Williams, Oliver Nelson, Doug Watkins, Specs Wright, Charlie Persip

Eksteraj ligiloj redakti