Reelfluejo

Reelfluejo estas akvofonto, kies akvo estas tiu de subtera akvofluejo, kiu eliras el subgrundo. Teorie, origine estis surfaca rivero, kies tuto aŭ parto da la akvo estas sorbita en la grundon kaj reeliras post pli-malpli longa fluo. La loko, kie la grundo sorbas akvon de akvofluo estas nomata "perdo".

La reelfluejoj oftas en la kalkaj plataĵoj, tiel nomataj karstoj. Tiu elfluo povas ankaŭ okazi sub la mara nivelo, foje al pluraj centoj da metroj for de la marbordo.

Unu el la plej konata reelfluejoj estas en Fontaine-de-Vaucluse, en Francio kiu donis la kromonomon "Vaŭkluza fonto" por reelfluejo.

Eksteraj ligiloj redakti