Reformarĥitekturo

La Reformarĥitekturoreforma konstruarto sin turnis komence de la 20-a jarcento kontraŭ la historiismo, provante enkonduki objektivajn kaj simplajn formojn en la arĥitekturo. La movado deiris de Anglujo kaj disvastiĝis al Germanujo, kie ĝin antaŭenigis ĉefe la arĥitektoj de la artistoasocio Deutscher Werkbund.

Iama administrejo de la firmao Heinrich Koppers en la Moltke-Kvartalo de Essen

En Essen oni konstruis ekde 1908 la novan Moltke-Kvartalon senescepte laŭ la stilo de la reformarĥitekturo. En Hamburgo aparte trafikokonstruaĵoj kiel la enirdomo al la malnova tunelo sub la Elbo kaj la instalaĵoj de la altfervojo estas ekzemploj por la reformarĥitekturo. Konstruaĵoj kiel la Mannesmann-Domo en Duseldorfo (1911–1912) jam anticipas karakterizaĵojn de la pli malfrua nova objektivismo. En Dresdeno validas kiel ekzemploj de reformarĥitekturo la Kristo-Preĝejo (konstruita de 1902 ĝis 1905), Festivalejo Hellerau (konstruita de 1910 ĝis 1911), Beyer-Konstruaĵo (konstruita de 1910 ĝis 1913) kaj Fritz-Foerster-Konstruaĵo (konstruita de 1921 ĝis 1926) de la Teĥnologia Universitato.

Originoj redakti

La reformmovado ekestis en Anglujo, kie arthistoriisto kaj verkisto John Ruskin (1819–1900) kiul unua vortigis la reformideojn. Por la arĥitekturo li postulis la revivigo de la „amata kaj admirata mezepoko“.[1] Liaj idealoj estis „simpleco kaj natureco en la formado kaj sentado, sincereco en la tektonika formado, por kiuj en la celo, en la materialo kaj en la konstruado estas serĉendaj la kondiĉoj, akcentado de la verkeca, karakteriza, indiĝena, kunigo de artverkado kaj naturobservado.“[1] La teorioj de Ruskins trovis sian unuafojan praktikan realigon ĉe William Morris, kiu en 1861 fondis la artmetio-firmaon Morris, Marshall & Falkner, deirpunkto de la tuta reformmovado.[2] Morris vortigis grandparton de la celoj, kiuj pli malfrue eniris la regularon de la Deutscher Werkbund:

„Tiu ĉi celo estas la demokratio de la arto, la nobligo de la ĉiutaga kaj komuna laboro, per kiu iun ajn tagon espero kaj ĝojo anstataŭas timon kaj angoron. Espero kaj ĝojo estos tiuj, kiuj tenas funkcianta la mondon“.[3]

Kaj:

„Iam tio ĉi pelos nian vizion tiel, ke ĝi preterpasas la malrapidan iron de la tempo. Tiam ekbrilos tiu venkoriĉa tago, je kiu milionoj da tiuj, kiuj hodiaŭ sidas en la mallumo, estos prilumataj de arto, produktita per la popolo kaj por la popolo, je la ĝojo de tiuj, kiuj ĝin faris, kaj de tiuj, kiuj ĝin uzos.“[3]

Distingiloj redakti

 
Christuskirche en Dresden-Strehlen, unua moderna preĝejo-konstruaĵo en Germanujo postsekvanta la historiismon

Distingilo de la reformarĥitekturo estas la intensigita kaj simpla monumenteco. Oni ne volis rektan stilan referencon kiel en la historiismo, sed necertan pensoligon kun la citita stilo. La klasikajn ordojn de la historiismo oni rifuzis. Preferata estis libere organizita konstrubloko. Reduktitaj formoj kaj rustikataj surfacoj estis aliaj distingiloj. La reformarĥitekturo ankaŭ sin igis influi de la hejmregionisma arĥitekturo (Heimatschutzstil), por dislimigi sin de la internaciismo de la historiismo. Ekzemple la solida metieca ellaborado de la Heimatschutzstil kaj ĝia funkciisma formadmaniero ankaŭ estis gravaj por la reformarĥitekturo. Je tio en la reformarĥitekturo same kiel en la Heimatschutzstil la loka konstrutradicio ludis esencan rolon. En la loĝdoma konstruado oni volis simpligo kaj novan objektivecon. Stiloj ene de la reformarĥitekturo estas:[4]

  • reduktostilo
  • barokigaj kaj klasikigaj tendencoj per uzado de reduktitaj barokecaj/klasikecaj konstruformoj
  • objektiveco kaj purismo
  • materialstilo per la materiala efiko de rustika (sabloŝtonoj) aŭ ceramikbrikoj
  • monumenta stilo per la monumentaleco de la konstruaĵoj
  • hejmregionisma arĥitekturo per ekligado al la loka konstrutradicio

Akcepto redakti

Jen ekzempla priskribo de domo el la reformarĥitekturo:

La iama landa juĝodomo ĉe la Munkena Placo (en Dresdeno) el la jaroj 1902–1907 de Oskar Kramer ne estas domo de la secesia stilo, pli de la materiala stilo kiel de la monumenta arto. La konstruaĵo apartenis al la „nova konstrukompreno“, pensligante libere historiigajn motivojn, sed alia ol la strikte historiiga arĥitekturo. […]
--Helas / Peltz[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hermann Muthesius: Das Englische Haus, Band 1; Berlino 1904
  2. Nils Aschenbeck: Heinz Stoffregen 1897-1929. Architekt zwischen Tradition und Avantgarde. Friedr. Vieweg & Sohn, Braunschweig / Wiesbaden 1990, ISBN 3-528-08746-3.
  3. 3,0 3,1 William Morris: Wie wir leben und wie wir leben könnten. Vier Essays. (eldonita de Hans Christian Kirsch) Kolonjo 1983.
  4. Hübner k.a., p. 8.
  5. Helas / Peltz, p. 26, bildo n-ro 22.

Literaturo redakti

  • Sigrid Hofer: Reformarchitektur 1900–1918. Deutsche Baukünstler auf der Suche nach dem nationalen Stil. Stutgarto 2005.
  • Julius Posener: Die Architektur der Reform (1900–1924). (= Vorlesungen zur Geschichte der Neuen Architektur, Teil II.) En: arch+, jarkolekto 1980, kajero 5 (septembro de 1980).
  • Vittorio Magnago Lampugnani, Romana Schneider (eld.): Moderne Architektur in Deutschland. Reform und Tradition. Hatje, Stutgarto 1992, ISBN 3-7757-0363-2.
  • Ulrich Hübner et al.: Symbol und Wahrhaftigkeit. Reformbaukunst in Dresden. Verlag der Kunst Dresdeno, Husum 2005, ISBN 978-3-86530-068-3.