Regiona Interreta Registrejo

Regiona Interreta Registrejo (angle Regional Internet Registry) aŭ RIR estas organizo de regionaj entreprenoj ofertantaj Interretajn konektigajn servojn. Ĝia tasko estas disdoni IP-adresarojn al la Lokaj Interretaj Registrejoj. La RIR mem ricevas IP-adresarojn de la Nombro-Resursa Organizo.

Ekde 2005 ekzistas kvin Regionaj Interretaj Registrejoj:

  • AfriNIC (African Network Information Centre) – Afrika Reta Informacia Centro, respondecas pri Afriko
  • APNIC (Asia Pacific Network Information Centre) – Azia Pacifika Reta Informacia Centro, respondecas pri Orienta Azio kaj Oceanio
  • ARIN (American Registry for Internet Numbers) – Amerika Registrejo por Interretaj Nombroj, respondecas pri Nordameriko
  • LACNIC (Regional Latin-American and Caribbean IP Address Registry) – Regiona Latinamerika kaj Karibia IP-adresa Registrejo, respondecas pri Latinameriko kaj Karibio
  • RIPE NCC (Réseaŭ IP Européens Network Coordination Centre) – Eŭropaj IP-retoj Reta Koordinacia Centro, respondecas pri Eŭropo, Mezoriento kaj Centra Azio

Eksteraj ligiloj redakti