Argentina Nordoriento
La Argentina Nordoriento aŭ en hispana nordeste argentino (NEA) estas unu el la histori-geografiaj regionoj en kiu oni subdividas Argentinon. Ĝi enhavas la provincojn Formosa, Ĉako, Corrientes, Misiones, parte de Santiago del Estero, nordo de Santa Fe kaj oriente de Tukumano kaj Salta kaj, kvankam ne estas inkludataj strikte en la NEA (Nordeste Argentino), la norda triono de la Provinco Entre Ríos kaj la norda triono de la Provinco Santa Fe havas multajn similajn pejzaĝajn, ekologiajn kaj kulturajn traktojn (kio videblas ekzemple en la regiona nordorienta kuirarto).
Argentina Nordoriento | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Argentino | |||
|
||||
Priskribo redakti
La akceptado de NEA kiel regiono estas relative ĵusa, kaj respondas pli bone al sociekonomiaj similaĵoj ol al geografiaj, kvankam en la tuta regiono estas karaktera la subtropika klimato, kun klaraj kontinentaj trajtoj en la okcidento de Ĉako kaj Formosa. En vintro la temperaturo atingas l - 2 °C (ĉefe frumatene), kvankam hegemonias laŭlonge de la jaro la verma klimato subtropika. La plej grandaj similaĵoj okazs en la kultura aspekto, ĉar la kvar provincoj estis influitaj grandskale de la kulturo gvarania, sed en Ĉako kaj Formosa aliaj etnoj (kon aŭ "tobaoj" kaj gviĉi, viĉioj aŭ "matacos", pajagvaoj, nivakleoj, ĉulupioj aŭ "chulupí" aŭ "chunupí", jofuaŝaoj, ĉorotioj aŭ "chorotís", pilagaoj, mokoretaoj, vilelaoj (gualambas?), mokovioj, abipones, araŭak-ĉaneoj, mataraes) loĝis en tiuj teroj antaŭ de la invado fare de gvaranioj okazinta ĉefe inter la 14a kaj 15a jarcentoj. La provincoj de la regiono estas inter la plej malprogresintaj je landa nivelo, nome duarange post nur tiuj de la NOA (Argentina Nordokcidento).
Escepte la provincon Corrientes, la aliaj provincoj kunhavas la trajton esti estintaj naciaj teritorioj ĝis mezo de la 20a jarcento, kaj ricevis fortan tajdon enmigrantan de eŭropaj kolonoj kiuj dediĉis sin ĉefe al la agrikulturo ekde komenco de la menciita jarcento; krom italoj kaj hispanoj en tuta Argentino, al la NEA alvenis ekde fino de la 19a jarcento gravaj enmigrantaj alvenantaroj de poloj kaj ukrainianoj (ĉefe el Galicio, same kiel danoj kaj germanoj al Misiones) kaj kroatoj, ĉeĥoj kaj volgogermanoj al Ĉako kaj iom malpli al Formosa; aliflanke dum la 20a jarcento estis konstanta "malgranda" enmigrado de paragvajanoj al Misiones, Formosa kaj la aliaj provincoj.
Ĉefaj urbaj kunglomeraĵoj redakti
Laŭ loĝantaro en la censo de 2001:
- Gran Resistencia, Provinco Chaco
- Gran Corrientes, Provinco Corrientes
- Gran Posadas, Provinco Misiones
- Formosa, Provinco Formosa
- Presidencia Roque Sáenz Peña, Provinco Chaco
- Goya, Provinco Corrientes
- Oberá, Provinco Misiones
- Eldorado, Provinco Misiones
- Clorinda, Provinco Formosa
- Paso de los Libres, Provinco Corrientes
- Villa Ángela, Provinco Chaco
- Curuzú Cuatiá, Provinco Corrientes
- Puerto Iguazú, Provinco Misiones
- Mercedes, Provinco Corrientes
Kulturo redakti
En kuirarto menciindas la chipa.