Regionoj de Islando

Laŭ administra divido, la insula ŝtato Islando konsistas el ok regionoj (islande plurale landsvæði, singulare landsvæðið). En la sekva listo menciatas la islanda kaj esperanta nomoj de la unuopaj regionoj kaj ilia kodo laŭ normo ISO 3166-2.

administra divido de Islando
Höfuðborgarsvæðið (ĉefurba regiono) IS-1
Norðurland eystra (Nordlando orienta) IS-6
Norðurland vestra (Nordlando okcidenta) IS-5
Austurland (Orientlando) IS-7
Suðurland (Sudlando) IS-8
Suðurnes (Suda duoninsulo) IS-2
Vesturland (Okcidentlando) IS-3
Vestfirðir (Okcidentaj Fjordoj) IS-4