Regionoj de Litovio

Litovio povas esti dividada inter kvin historiaj kaj kulturaj regionoj. La limoj inter la unuopaj regionoj ne estas ekzakte klaraj, ĉar la regionoj ne estas oficialaj politikaj aŭ administraj unuoj. Ili difiniĝas kulture, per lokaj tradicioj, apartaj dialektoj de la litova lingvo, popolaj kantoj, tradiciaj historioj ktp.

la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio
La regionoj ene de la limoj de la moderna ŝtato Litovio
  •  Eta Litovio
  •  Ĵemajtio
  •  Aŭkŝtajtio
  •  Suvalkio
  •  Dzukio
  • La regionoj el politika vidpunkto redakti

    Escepte de Ĵemajtio neniu regiono iam estis politika aŭ administra unuo. Tamen ekzistas provoj anstataŭigi la dek distriktojn de Litovio per politikaj regionoj surbaze de la nunaj etnografiaj regionoj, kaj nomi la regionojn "landoj" (žemė, plurale žemės) - iom laŭ la ekzemplo de GermanioAŭstrio. Kompare kun aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, malpli ol dek politikaj subŝtatoj de Litovio sufiĉus kaj en aliaj ŝtatoj oftas historie kreskintaj, ne artefarite difinitaj, politikaj subŝtatoj surbaze de tradiciaj regionoj. Iuj politikistoj, kiel la eksa prezidento Rolandas Paksas, subtenas la projekton, sed nenio estas decidita. Se la planoj konkretiĝus, supozeble la historia regiono "Eta Litovio", kiu grandparte historie troviĝas en teritorio nun administrata de Rusio, supozeble politike estus alkroĉata al Ĵemajtio kaj nur estus kvar, ne kvin, politikaj "landoj".

    La regionoj unuope redakti

    • Aŭkŝtajtio (litove Aukštaitija, laŭvorte "altaj landoj") estas regiono en la nordoriento de Litovio, kiu ankaŭ inkluzivas etajn historie litovajn teritoriojn en sudokcidenta Latvio kaj nordokcidenta Belorusio. Regiona ĉefurbo kaj ĝia plej larĝa urbo estas Panevėžys.
    • Ĵemajtio (litove Žemaitija, laŭvorte "malaltaj landoj") estas regiono en okcidenta Litovio. Regiona ĉefurbo estas Telšiai, la plej larĝa urbo de la regiono tamen estas Klaipėda.
    • Dzukio (litove DzūkijaDainava, la dua nomo laŭvorte signifas "lando de kantoj") estas regiono en la sudoriento de Litovio, kiu ankaŭ inkluzivas vastajn historie litovajn teritoriojn de Belorusio, kaj iom de Pollando. La regiona ĉefurbo estas Alytus, kvankam la plej larĝa urbo estas Vilnius.
    • Suvalkio (litove SuvalkijaSūduva). La plej eta etnografia regiono de Litovio situas en la sudokcidento de la ŝtato. Ĝi ankaŭ inkluzivas malgrandan areon kiu nun estas parto de Pollando, kaj tie troviĝas la nun pole literumita urbo Suwałki (litove Suvalkai) kiu donis sian nomon al la regiono. La regiona ĉefurbo estas Marijampolė kaj la plej larĝa urbo Kaŭnaso.