La regulo de Allen estas biologia regulo postulita fare de Joel Asaph Allen en 1877.[1][2] Ĝi deklaras ke endotermiko de pli malvarmaj klimatoj kutime havas pli mallongajn membrojn (aŭ eksteraĵoj) ol la ekvivalentaj bestoj de pli varmaj klimatoj.

La Regulo de Allen asertas, ke membroj kiaj oreloj tendencas esti pli malgrandaj ĉe polusaj formoj por malgrandigi la varmoperdon, kaj pli grandaj ĉe tropikaj kaj dezertaj ekvivalentoj por faciligi la varmodisigon, kaj ke la polusaj taksonoj estas pli fortikaj ĝenerale. Ekzemploj de tiu regulo ĉe birdoj estas raraj, ĉar ili ne havas eksterajn orelojn. Tamen, la beko de la Platbeka anaso estas tre provizita el sangaj kondukiloj kaj suferas malvarmegon.

Teorio redakti

 
Du kubaj prismoj kun la sama volumo kaj diferencaj surfacaj areoj

La teorio malantaŭ la Regulo de Allen estas ke endotermaj bestoj kun la sama volumeno povas havi malsamajn surfacareojn, kiuj helpos aŭ malhelpos ilian varmecreguligon.

En malvarmaj klimatoj, ju pli granda la senŝirma surfacareo, des pli granda la varmoperdo kaj tial energiperdo. Bestoj en malvarmaj klimatoj devas konservi kiom multe da energio kiel eblas. Malalta surfacareo al volumenoproporcio helpas konservi varmecon.

En varmaj klimatoj, la kontraŭo estas vera. Besto trovarmiĝos rapide se ĝi havas malaltan surfacareon al volumenoproporcio. Tial, bestoj en varmaj klimatoj devos havi altan surfacareon al volumenoproporcioj por helpi ilin perdi varmecon.

Vidu ankaŭ redakti


Notoj redakti

  1. Allen, Joel Asaph (1877). “The influence of Physical conditions in the genesis of species”, Radical Review 1, p. 108–140. 
  2. Lopez, Barry Holstun. (1986) Arctic Dreams: Imagination and Desire in a Northern Landscape. Scribner. ISBN 0-684-18578-4.