Regurgito (digesto)

Regurgito estas la forigo de materialo el buŝo, farinkso aŭ ezofago, kutime karaktera pro esto de nedigestita manĝo aŭ sango.[1]

Karnomuŝo el la familio de Sarkofagedoj farante bulon. Klarigo de tiu konduto estas ke ĝi koncentras la muŝan manĝon per forvaporiĝo. La dieto de la Karnomuŝo estas tre alta en akvoenhavo. La muŝo regurgitas la likvidan parton de la manĝo kaj poste ĝi englutas nur multe pli koncentritan manĝon sen tiom da akvo. Aŭstralia Muzeo

Regurgitado estas uzata de nombraj specioj por nutri siajn idojn.[2] Tio tipe okazas en cirkonstancoj kie la ido estas ĉe fiksa loko kaj patro povas manĝi aŭ manĝoĉasi, ĉefe laŭ cirkonstancoj kie la porto de malgranda predo povus suferi rabadon fare de aliaj predantoj aŭ la tuta predo estas pli granda ol tio kio povas esti portata al truhejmo aŭ nesto. Kelkaj birdospecioj eventuale regurgitas ankaŭ vomaĵojn de nedigestebla materialo kia ostoj aŭ plumoj.[3] Oni konas, ke pingvenoj regurgitadas por nutri siajn idojn, foje farinte logdistancan veturon.

Temas ĉe plej animaloj pri normala kaj vola procezo malkiel la kompleksa voma reflekso kiel reago al toksinoj. Mielo estas produktata per procezo de regurgitado fare de mielabeloj, kio estas stokita ĉe la abelujo kiel unuaranga manĝoresurso.

Ĉe homoj redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Nelson, R.W. and C. G. Couto. Small Animal Internal Medicine, 4a eld. 2009.
  2. Keeling, Linda K.. (2001) Social behaviour in farm animals. CABI Publishing. ISBN 0-8519-397-4.
  3. Loon, Rael. (2005) Birds: the inside story. Struik Publishers. ISBN 1-77007-151-2.