Reigoldswil

komunumo de Svislando

Reigoldswil estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1519 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Reigoldswil
Blazono de Reigoldswil
Reigoldswil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 23′ 55″ N 7° 41′ 29″ O / 47.39861 °N, 7.69139 °O / 47.39861; 7.69139 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 55″ N 7° 41′ 29″ O / 47.39861 °N, 7.69139 °O / 47.39861; 7.69139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1519
Areo 9,25 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 4418
Komunumkodo 2893
Mapo de Reigoldswil
vdr

Geografio redakti

Reigoldswil situas en la sudo de Kantono Bazelo Kampara en la supra parto de la valo de la rivero Frenke, kiu ankaŭ nomiĝas Valo de Reigoldswil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Reigoldswil limas en nordo al Seewen (Kantono Soloturno) kaj Ziefen, en oriento al Arboldswil, Titterten kaj Liedertswil, en sudoriento al Waldenburg, en sudo al Mümliswil-Ramiswil (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Lauwil kaj Bretzwil.

Trafiko redakti

Jam de la komenco de la 20-a jarcento ekzistis en Reigoldswil la unua aŭtobuslinio kun oficiala permeso de la Svisa Federacio, kiu konektis la komunumon Reigoldswil kun la kantonĉefurbo Liestal.

Nuntempe la komunumo atingeblas per la aŭtobuslinioj 70 kaj 71 ek de Liestal kaj 91 ek de la stacidomo Waldenburg de la kampara tramo Waldenburgerbahn.

En la jaro 1873 fiaskis la Fervojprojekto Wasserfallen pro bankrotiĝo de la projektgrupo. Ekzistis tiam plano konstrui tra Reigoldswil fervojlinion de Bazelo al Soloturno. La sudportalo de la komencita tunelkonstruo ankoraŭ hodiaŭ videblas en Reigoldswil.

En Reigoldswil situas la vala haltejo de la seĝtelfero Wasserfallenbahn al la monto Wasserfallen sur ĉeno de la Ĵurasa Montaro je alteco de 928 m s.m.. Pro sia belvido Wasserfallen estas ŝatata celo por loka turismo el la regiono de Bazelo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Reigoldswil datiĝas el la jaro 1152 kiel Rigoldswilre.

Eksteraj ligiloj redakti