Reinhard Bütikofer

germana politikisto

Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen (Alianco '90/La Verduloj), dum la jaroj 2002-2008 ĝia kunprezidanto - unue kun la Angelika Beer kaj ekde 2004 kun Claudia Roth.

Reinhard Bütikofer
Persona informo
Reinhard Bütikofer
Naskonomo Reinhard Hans Bütikofer
Naskiĝo 26-an de januaro 1953 (1953-01-26) (71-jaraĝa)
en Mannheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Partio Alianco '90/La Verduloj • Communist League of West Germany vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en HeidelbergStutgartoStrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reinhard Bütikofer
Reinhard Bütikofer
Reinhard Bütikofer

En la eŭropaj balotoj 2009 li elektiĝis kiel Membro de la Eŭropa Parlamento.

Esperanto redakti

En la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, i.a. kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.

Eksteraj ligiloj redakti