Reinhard Marx

germana katolika episkopo

Reinhard MARX [rajnhart marks] (naskiĝis la 21-an de septembro 1953 en Geseke) estas germana romkatolika episkopo. De 2001 ĝis 2007 li estis episkopo de Treviro. Ekde 2007 li estas ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising. De 2014 ĝis 2020 li estris la Germanan Episkoparon.

Reinhard Marx
Ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising
Regado 2007 - nun
Persona informo
Reinhard Marx
Naskiĝo la  21-an de septembro 1953(nun 1953-09-21) (70‑jara)
en Geseke
Religio romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Ruhr-Universitato vd
Subskribo Reinhard Marx
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • teologo • universitata instruisto • latinkatolika episkopo vd
Episkopo de Treviro
Dum 2001–2007
ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising
Dum 2007–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profitante de samnomeco kun Karl Marx, filozofo de Treviro, li taskis sian specifan studpreparon verki sian "Kapitalon" fonditan sur la kristana etiko. La verko, titolita "La kapitalo. Kristana kritiko al motivoj de la merkato" okupiĝas pri la fakto, ke nun diversloke oni restudas la faman verkon "La Kapitalo" de Karl Marx kaj por serĉi en ĝi rimedojn kontraŭ la riskoj de la globaligo kaj lastatempe por malkovri defendilojn kontraŭ la reala aŭ ĉiam superŝvebanta financa krizo.

Atenta de ĉiam pri ekonomiaj kaj socialaj temoj, Marx ne restis indiferenta antaŭ la novaj provoj de interpreto pri la fundamenta verko de Karlo Marx: en la prefaco de sia verko li titolas "Marx skribas al Marx". Li aprobas la analizon pri la unua kapitalismo kaj la puŝon al la konkero de la homaj rajtoj, sed mallaŭdas "la bildon tute falsan pri la homo apogitan sur la ekskludo de la religia dimensio" kaj riproĉas "la radikon absoluteman" de la penso de la filozofo de Treviro. Al tiu li agnoskas la meriton de la moderna atentigo pri homaj rajtoj, tamen observas, ke tiuj rajtoj ne estas atingaĵo nur de materiismo, ĉar ili havas historian kaj etikan fundamentojn en la kristana kulturo.

Al la demando "Ĉu ŝtato aŭ merkato? Ĉu pli da ŝtato aŭ pli da merkato por eviti krizojn?" Reinhard Marx respondas egale kiel la sociaj enciklikoj, do laŭ la katolika sociala doktrino.

Bibliografio redakti

  • Gerechtigkeit ist möglich. Zwischenrufe zur Lage des Sozialstaats. Freiburg 2004 (Kun Bernhard Nacke).
  • Gerechtigkeit vor Gottes Angesicht. Worte, die weiterführen. Freiburg 2006.
  • Das Kapital. Eine Streitschrift. Unter Mitarbeit von Arnd Küppers. München 2008.
  • Itala traduko: Il capitale. Una critica cristiana alle ragioni del mercato, Rizzoli, 2009. ISBN 88-17-03287-5.