Reinhardtsdorf-Schöna
Reinhardtsdorf-Schöna estas komunumo troviĝanta en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de la rivero Elbo en distanco de unu kilometro de ties bordo. Ĝi apartenas al la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1298 loĝantojn.
Reinhardtsdorf-Schöna | |||
---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 01814 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 298 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 54′ N, 14° 12′ O (mapo)50.914.2Koordinatoj: 50° 54′ N, 14° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 281 m [+] | ||
Areo | 31,76 km² (3 176 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Reinhardtsdorf-Schöna [+] | |||
La centra komunumoparto estas la vilaĝo Reinhardtsdorf. Al la komunumo ankaŭ apartenas la pli suda Schöna, kiu kunkreskis kun Reinhardtsdorf, kaj Kleingießhübel kiu situas oriente, proksime al Kleiner Zschirnstein.
Historio redakti
La vilaĝo Reinhardtsdorf ekestis kiel tipa arbarhuba vilaĝo. Dum la mezepoka eksetlado en 12-a kaj 13-a jarcentoj la novaj loĝantoj ricevis mallarĝajn striformajn parcelojn - la hubojn. Ili estis ankoraŭ arbarkovritaj. Pro tio oni parolis pri arbarhuboj, kiujn la setlantoj unue devis transformi je agro aŭ herbejo. Tamen la nura agrokultura laboro ne povis nutri la familiojn. Tial iom post iom aldoniĝis la tipaj profesioj de la regiono: arbarlaboristo, ŝiptrenisto kaj ŝtonrompisto.
Turismo redakti
Vidindaĵoj en la komunumo redakti
En Waltersdorf troviĝas preĝejo en la stilo de la tiel nomata kamparana baroko kun multkoloraj bibliaj bildoj kaj alohava altaro el la jaro 1521.
Ĉirkaŭaĵo redakti
Reinhardtsdorf-Schöna proponas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj: