Reinsfeld (Arnstadt)

Reinsfeld estas ekde januaro 2019 urbokvartalo de Arnstadt, Germanujo aparteninte antaŭe al la komunumo Wipfratal. La alteco estas de 446 metroj, la nombro de la enloĝantaro estis en 2004 ĉ. 200 homoj.

Reinsfeld
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 10° 57′ O (mapo)50.775810.9497Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 57′ O (mapo) [+]
Alto 446 m [+]
Areo 5,49 km² ( 549 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Reinsfeld (Turingio)
Reinsfeld (Turingio)
DEC
Reinsfeld
Reinsfeld
Situo de Reinsfeld
Reinsfeld (Germanio)
Reinsfeld (Germanio)
DEC
Reinsfeld
Reinsfeld
Situo de Reinsfeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reinsfeld (Wipfratal) [+]
vdr
Evangelia kirko de Arnstadt-Reinsfeld

Geografio redakti

 
Panoramo, vido disde la belvidejo Wipfrakesselblick

Reinsfeld situas en la monteta ebenaĵo de la supra Wipfra-valo ĉe Gomlitz, ties flanka alfluanto. Ueste de la vilaĝo altiĝas la montaro Reinsberge, la orienta limo de la konkokalka tavolo Ohrdrufer Platte. La plej alta loko estas la 604 metrojn alta Reinsburg, burgo kiu tronas je 150 metrojn pli alta ol la vilaĝo. Norde ĉirkaŭas la eostaj restaĵoj de Reinsberg-montaro kaj la 586 metrojn alta Haselkoppe la komunumon. Inverse estas senarbaraj kaj la sudo kaj la oriento de la vilaĝa teritorio servante por agrikulturaj celoj. Najbaraj vilaĝoj estas Kettmannshausen eoste, Wipfra suedeoste kaj Schmerfeld sude. Trans la Reinsberg-montaro troviĝas la urbo Plaue (okcidente) kaj malantaŭ Haselkoppen orde situas Branchewinda kaj Dannheim. Pro la situo protektita uesten kaj norden la klimato en Reinsfeld estas pli milda kaj seka ol en simile altaj lokoj de Meza Germanujo.

Historio redakti

Reinsfeld menciitis unuafoje en la jaro 1209-a kvankam la setlado okazis memkompreneble multe pli frue; partoj de la kirko datumas jam de 989.[1] Reinsfeld apartenis poste al la posedaĵaro de la grafoj de Schwarzburg estante vilaĝo en la Duklando Schwarzburg-Sondershausen. Ekde 1920 ĝi turingias. En 1994 ĝi iĝis parto de Wipfratal, en la 1.1.2019 okazis kunfandiĝo kun Arnstadt.[2]

Konstruaĵoj redakti

  • Ja vidinda estas la romanika protestantisma kirko de Reinsfeld el la malfrua 12-a jarcento kun partoj multe pli malnovaj. Temas pri tipa defend-preĝejo kies korta ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis parte ĝis hodiaŭ. La masiva uesta turo havas romanikajn rondarkajn fenestrojn kaj ardezumitan Turingian spajron el la 18-a jarcento. La orgenfasado interne estas ankaŭ el la 18-a jarcento kun belaj ornamaĵoj. La komunumo apartenas al la ekleziaro evangelia de Neuroda.
  • Ĉe Kastelo Reinsburg proksime uesten troviĝis centro de ŝtelantaj kavaliroj kiu apartenis al la grafoj de Kevernburg kaj detruitis en 1290 laŭ ordono de reĝo Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio). Tamen videblas eĉ nun kelkaj ĝiaj restaĵoj.
  • Evangelia libertemppasiga hejmo estas en Reinsfeld ekde 1976.

Ekonomio kaj trafiko redakti

Reinsfeld estas agrikultura vilaĝo. Pli grandaj metiejoj troviĝas en Arnstadt kaj Ilmenau. Pro la baroj ueste kaj norde per montoj estas nur suden kaj eosten trafikvojoj, nome stratoj al Schmerfeld, Wipfra, Kettmannshausen kaj Branchewinda. La centro de Arnstadt estas ĉ. 10 km pli norde, de Ilemnau ĉ. 10 km pli sude. Kleinbreitenbach, geografie tre najbara, per aŭto atingeblas nur post veturo de 18 km strate.

Elstaruloj redakti

Referencoj redakti

  1. Superintendentur Arnstadt-Ilmenau: Kirĉen der Superintendentur Arnstadt-Ilmenau, 2002, p. 46
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795 ss.