Rejkio

formo de alternativa medicino


Rejkio estas permana sistemo de kuracado en alternativa medicino, kiu estis fondita de Mikao Usui, japana budhista monaĥo, el skolo Tendai. Usui kreis Rejki-Sistemon en 1920. La kuracpovo de Rekjio ne estas science pruvita.[1]

Rejkio.

Historio redakti

Usui studis la tutan ĉinan medicinon, kaj budhistajn tradiciojn, serĉis metodon al spirita kuracado. [mankas fonto] Usui trovis multajn gravajn materialojn, kiujn li metis en Rejki-Sistemon. [mankas fonto] Sed, Usui ankoraŭ serĉis ion plu. [mankas fonto] Post multaj esploroj, li meditadis sur la monto Kurama-Jama dum 21 tagoj. [mankas fonto] Je la fino de tiu tempo, Usui ricevis la Rejki-energion en sian kapon. [mankas fonto] Li multe miris ke li mem malkovris la Rejkion, sed li faris ion pli. [mankas fonto] Usui kreis metodon, kiu ebligas transdoni la Rejki-energion al aliaj homoj. [Dubinda teksto] Li ankaŭ nomis la metodon Rejkio. [mankas fonto] La Rejkio nur disponeblas al personoj post la inicado, kiun kondukas Rejki-Instruisto.

Rejkio ne estas religio. Rejkion povas praktiki personoj el ĉiuj religioj. Rejkio naskiĝis el budhista kunteksto, sed Mikao Usui ĉiam predikis la tutmondecon de Rejkio. [mankas fonto]

La malsamo inter Rejkio kaj aliaj energetikaj metodoj (kiel ĉikungo kaj Prana-Terapio) estas, ke la Rejkio ne bezonas viv-energion de la terapiisto. [Dubinda teksto] Rejkio ne estas viv-energio, sed ia energio, kia estas en kosmo, sen interferoj.[Dubinda teksto] Rejkio ne bezonas ekzercojn por esti kanalo, sufiĉas teni sin disponebla. [Dubinda teksto] Rejkio neniam faras malbone, malkiel aliaj metodoj, kiuj povas transdoni tiel bonan energion kiel malbonan energion. [Dubinda teksto] Rejkio povas esti praktikata ĉe pluraj terapioj de nova-epoko (kiel floralaj, jogo, renaskiĝo, terapio de antaŭaj vivoj, ktp).

Referencoj redakti

  1. Effects of reiki in clinical practice: a systematic review of randomized clinical trials[rompita ligilo], M. S. Lee, M. H. Pittler, E. Ernst, International Journal of Clinical Practice, 2008.