Rekta demokratio, kontraste al reprezenta demokratio, estas demokratia sistemo, en kiu la popolo ne nur elektas siajn reprezentantojn, sed pere de voĉdonoj ankaŭ rajtas decidi pri konstituciaj amendoj, leĝoj kaj eĉ materiaj decidoj. La plej konata ekzemplo por rekta demokratio estas Svislando, kies popoliniciativrajto estas esenca elemento de la politiko.

Landkomunumo de Kantono Apencelo Interna en Svislando, ekzemplo de bazdemokrata ŝtatgvidado je kantona nivelo

En sia plej radikala formo la bazo de socio (la civitanoj) aŭ de societo, asocio ktp. (la membroj), anstataŭ elekti reprezentantojn, diskutas kaj decidas rekte kaj senpere mem. Oni tiam parolas pri bazdemokratio. Tian politikan sistemon konas en Svislando multaj komunumoj je komunuma nivelo kaj ankoraŭ du kantonoj nome Apencelo Interna kaj Glaruso je kantono nivelo. La kunveno leĝodono de tiuj kantonoj nomigas landkomunumo (germane Landsgemeinde).

Trilemo de demokratia reformo redakti

Teoriistoj pri demokratio identigis trilemon kaŭzitan de la ekzisto de tri dezirindaj ecoj de ideala sistemo de rekta demokratio, kiuj emas veni ĉiuj samtempe. Tiuj tri ecoj estas partopreno, pripensado kaj egaleco.

Por tio ke la sistemo respektu la principon de politika egaleco, aŭ ĉiu bezonas esti aliĝinta, aŭ oni bezonas ke iuj homoj estu hazarde elektitaj por partopreni la diskuton. Laŭ la difino uzata de esploristoj kiel James Fishkin (angle: James S. Fishkin), konsulta demokratio (angle: deliberative democracy) estas formo de rekta demokratio kiu plenumas la postulon pri pripensado kaj egaleco sed ne helpas aligi ĉiujn kiuj deziras partopreni la diskuton. Partoprena demokratio, laŭ la difino de Fishkin, allasas inkludan partoprenon kaj pripensadon, sed je la kosto de egaleco, ĉar se vasta partopreno estas allasata, sufiĉaj risurcoj malofte estos disponeblaj por rekompenci homojn kiuj oferas sian tempon por partopreni la diskuton. Rezulte partopreni emas personoj kun forta intereso ke la demando estu solvita, kiuj ofte ne reprezentas la tutan loĝantaron. Fiŝkin argumentas ke hazarda ĉerpo estu uzita por elekti malgrandan sed reprezentan grupon de homoj el la ĝenerala publiko[1][2].

Referencoj redakti

  1. Fishkin 2011, Chapters 2 & 3.
  2. Ross 2011, Chapter 3.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti