Rekta movo (lat.: motus rectus) estas en la kontrapunkta teorio la movorilato de du voĉoj, kiuj moviĝas en la saman direkton, tio signifas ambaŭ moviĝas samtempe aŭ supren aŭ malsupren. La kaŝitaj paraleloj, do sama movo en perfektan konsonancon, estas submetita al certaj limigoj.

Ekzemplo: Du voĉoj en samdirekta movo. La paŝo de la unua al la dua intervalo estas kaŝita kvintparalelo, ekde la tria al la kvara malkaŝa ettrita paralelo.

Je la paralelmovo, specialkazo de la rekta movo, la du voĉoj moviĝas per intervalo de la sama genro, tiel ke post la unua intervalo sekvas plua de la sama genro (ekz. eta trito post granda trito) aŭ eĉ de la sama grandeco. La paralelmovo al intervalo de sama grando estas en la kontrapunkta teorio klare limigita: paralelaj grandaj tritoj validas kiel parte, paraleloj de perfektaj konsonancoj (kvintoj kaj oktoj) kiel plene malpermesitaj. Je la tiel nomataj kontraŭparaleloj vere okazas kontraŭmovo.

Vidu ankaŭ redakti