Rekta nodo (aŭ kvadrata nodo, Herakla/Herkula nodo) — ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj kaj haŭseroj.

La rekta nodo. (La efikeco = ~40%)
La rekta nodo

Ĝi konsistas el du duonnodoj, sinsekve ligitaj unu super la alia diversflanken.

Ĝi estas sufiĉe fidinda sur ŝnuroj el plantaj materialoj, kun kromŝnureto; sur sintezaj haŭseroj sen kromligado de liberaj finoj ĝi estas ekstreme malfidinda.

Antikvaj helenoj kaj romianoj nomis ĝin Herakla/Herkula nodo.

Atenton! Treege malrekomenditas ligi la duonnodojn unudirekten. Tia nodo nomiĝas avina nodo kaj estas ekstreme malfidinda.

En «Libro de nodoj de Aŝlej» (Novjorko, 1977) oni legas pri rekta nodo jenon: "Antaŭe en floto ĉi tiu nodo havis konkretan uzon — oni kunligadis per ĝi refaĵojn de veloj, kiam oni refis. Antaŭe maristoj neniam uzis ĝin por kunligi du kablojn, se tiuj havis diversajn dikojn aŭ strukturojn. Oni ne uzu ĝin por kunigi du haŭserojn, kiuj estos forte tirataj. Ĉi tiu nodo rampas kaj estas danĝera, kiam malseka. Post ligado de la nodo, ĉiun ĝian movfinon necesas kromligi per ŝnureto al la radikfino." En alia loko de sia libro Aŝlej skribas: "Ĉi tiu nodo, uzita por kunligado de du haŭseroj, ĉesigis pli da homaj vivoj, ol dekduo da aliaj nodoj kune."

Pro uzado por kunligado de velaj refaĵoj, rektan nodon oni antaŭe fojfoje nomis refnodo, kio kreas konfuzon.

Uzado de rekta nodo por refado de veloj rilatas al tio, ke ĝi estas relative facile kaj rapide malligebla, eĉ se forte tirstreĉita antaŭe. Por tio sufiĉas abrupte ektiri la movfinon kaj la radikfinon de unu el haŭseroj. La rekta nodo post tio transformiĝas al bovina nodo, glitanta laŭ la dua haŭsero. Alia maniero de facila malligado konsistas en tio, ke antaŭ ol tirligi la nodon, inter ĝiaj duonnodoj oni enmetas ian objekton, kiun oni elmetas antaŭ ol malligi.

Similaj nodoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti