La rektifilo helpas transformon de alterna kurento al konstanta kurento. Ĝi konsistas ĉefe el diodoj, kiuj estas produktataj el elektrona tubo, duonkonduktantoj kun seleno, silicio (pli frue el germaniumo). Laŭ la unufaza ŝaltosistemo, ĝi povas esti unuvoja aŭ duvoja. En linearaj nutroblokoj (kurentprovizo, tensioprovizo, povumilo), oni uzas t.n. Graetz-ŝaltan rektifilon konsistantan ĉefe el kvar diodoj. En la trifaza sistemo, necesas minimume tri diodoj, sed pli ofte prefereblas sesdioda sistemo.

Duvoja Graetz-rektifilo per 4 diodoj.
Bildigo de rezultantaj ondoj pri trifazaj rektifiloj:
meze duononda kaj sube plenonda rektifilo.
Trifaza duononda trivoja rektifilo.
Trifaza plenonda sesvoja rektifilo.

Vidu ankaŭ redakti