Religia edukado estas la edukado pri konkreta religio (kvankam en kelkaj landoj la termino religia instruado povas aludi al la instruado de preciza religio, dum religia edukado povas laudi al edukado aŭ instruado pri religioj ĝenerale) kaj ties varia aspektaro , ties kredoj, doktrinoj, ritoj, kutimoj, ceremonioj, kaj persona rolaro. Krome estas alia koncepto nome Religia eduksistemo por tiuj landoj kie eblas kaj publika kaj privata eduksistemoj kaj ene de la dua eblas ke la lernejoj estas posedaĵoj de la eklezio ĉu ĝenerale aŭ de specifa ordeno aŭ eklezia organizaĵo, tio historie estis grava kultura fenomeno kaj ankoraŭ estas en multaj landoj. En okcidenta kaj laika kulturo, la religia edukado implicas tipon de edukado kiu ege separiĝas el tiu akademia, kaj kiu (ĝenerale) rigardas religian kredaron kiel fundamenta temo kaj agada modelo, kaj nepra kondiĉo por antaŭenigo kaj akceptado ene de la eduka sistemo.

Ju pli laika estas la lando, des malpli grava estas la religia edukado. Kaj inverse, ju pli religia, religieca aŭ religiema estas la socio de la lando kaj ties ŝtato, des pli kerna estas la religia edukado. En kelkaj landoj estas deviga en la tuta eduksistemo, en kelkaj landoj deviga nur en parto de la eduksistemo (depende de la nivelo aŭ la lernejo), en kelkaj landoj estas nur grava fako, en kelkaj landoj estas malgrava fako kvazaŭ komplementa lernado aŭ hobio kaj eĉ en aliaj tute estas for de la eduksistemo. Fine en kelkaj landoj tiu realiĝas en vespera, sabata, dimanĉa aŭ libertempa edukado.

La laika koncepto estas esence diferenca el socioj kiuj aliĝas al religia leĝaro, kie "religia edukado" implicas la hegemonian akademian studaron, kaj laŭ tipe religia termino, instruas doktrinojn kiuj difinas socian kutimaron kiel "leĝaro" kaj la malobeo de tiu estas konsiderata kiel "krimo," aŭ almenaŭ postulas ioman punon.

Eksteraj ligiloj redakti