Relikvo

antikvaĵo (ekz. parto de kadavro de sanktulo) konservita pro religio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri religio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Relikvo (biologio).

Relikvo (latine por "postrestaĵo") estas objekto de religia adoro. Plej ofte temas pri eta korpoparto aŭ persona posedaĵo de sanktulo. Specialaĵo estas "tuŝitaj relikvoj", do objektoj kiel vestaĵoj, kiun (laŭdire) tuŝis iu sanktulo. Plej konata tuŝita relikvo estas la tomba tuko de Jesuo en la katedralo de Torino en Italio.

Relikva ekspoziciejo kun la ostoj de la sankta Hildegard de Bingen en la preĝejo de Eibingen, Germanio
Sankta najlo, laŭdire de la kruco de Jesuo, en la katedralo de Bamberg, Germanio

Vidu ankaŭ redakti