Rembert Dodoens [Doduns], pli bone konata laŭ lia latinigita nomo Rembertus Dodonaeus (Meĥleno, 29 junio 15171518Lejdeno, 10 marto 1585) estis flandra botanikisto kaj kuracisto.

Rembert Dodoens
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1517 (1517-06-29)
en Meĥleno
Morto 10-an de marto 1585 (1585-03-10) (67-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Pieterskerk
Lingvoj latinagermana
Loĝloko Belgio
Ŝtataneco Suda Nederlando
Alma mater Malnova universitato de Loveno • Katolika universitato de Loveno
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto • fizikistoilustristo
Verkoj Cruydeboeck
vdr

En 1541 li estiĝis urba kuracisto en Meĥleno, poste li estis de 1575 al 1578 imperiestra privata kuracisto en Vieno. En 1582 oni proponis al li katedron en la Universitato de Lejdeno, post kio li foriris al Holando. Tie li estiĝis profesoro pri medicino. Post lia morto en 10 marto 1585, li estis enterigita en la Preĝejo Sankta Petro, kie memorŝtono ankoraŭ rememorigas lin.

Karolo Lineo nomigas laŭ li la plantogenron Dodonaea apartenante al Sapindaceae, same kiel la speciojn Epilobium dodonaei, Ilex dodonaea, Comocladia dodonaea, Phellandrium dodonaei, Smyrnium dodonaei, Hypericum dodonaei kaj Pelargonium dodonaei.

Familia origino redakti

La familio Dodoens origine devenis de Frislando. Tie ili okupis gravajn politikajn kaj jurisdikciajn oficojn. Lia patro, Denys Dodoens, iris al Loveno por studi medicinon. Post liaj studoj li estiĝis urba kuracisto en Meĥleno. Li akiris tre bonan amikreton tiel ke li eĉ povis prizorgi Margaretan de Aŭstrio ( 1480-1530 ) sur ŝia mortolito. La patrino de Rembert Dodoens, Ursule Roelants, estis verŝajne parenca de pluraj urbokuracistoj el Meĥleno. Li do naskiĝis en bonhava familio kiu stimulis medicinan atenton.

Biografio redakti

 
Frontispico de la Cruydt-Boeck ( Herbo-Libro ).

En la Universitato de Loveno, Dodoens studis medicinon, kosmografion kaj geografion, kaj latinan kaj grekan en la Collegium Trilingue ( Trilingva Kolegio ). Rembert Dodoens sekvis studociklon dum epoko en kiu la instruo trapasis kompletan renoviĝon. Jam je la aĝo de 18 jaroj li akiris lian licencon pri medicino. En la sama tempo ke li studis medicinon, li ankaŭ okupiĝis pri kosmografio ĉe Gemma Frisius, kaj li kompletigis siajn sciojn de latina, greka kaj hebrea lingvoj en la Trilingva Kolegio.

Dum liaj medicinaj studoj, en la medicina fakultato regis du malakordaj tendencoj pri la scienco : unue estis tendenco kiu baziĝas sur objektivaj observaĵoj kaj eksperimentoj. Tiu opinio malakceptis ĉian formon de tekstoanalizo el la grek-romia antikvo kaj el islamaj fontoj; due estis tendenco kiu nur akceptis la araban medicinon de Aviceno kaj malakceptis la grek-romian medicinon.

La unua tendenco sekvis el la influo kiun havis la Trilingva Kolegio interalie sur la medicina fakultato. Tiu formo de instruo estis ekskluzive bazita sur la objektiva lingvoanalizo de la plej bonaj aŭtoroj, sen konsideri la tradician tradukon de la tekstoj. Aplikate sur la medicina fakultato, tio kaŭzis ke oni devas rekomenci la eksperimentadon. En la medicina fakultato precipe Thriverius pledis por tiu tendenco. Dodoens aplikis la pozitivan aliron de la Trilingva Kolegio sur siaj laborterenoj. Tiu evidentiĝas el liaj botanikaj kaj medicinaj publikaĵoj kaj el la fakto ke li tre akurate sekvis siajn pacientojn.

Komenco de scienca kariero redakti

Kvankam ni lin konas kiel botanikisto kaj kuracisto, dum la unuaj jaroj post siaj studoj li okupiĝis pri kosmografio. Li publikigis la libron : Cosmographica in astronomiam et geographiam isagoge. La verko estis destinita al personoj kiuj ne havis okazon por ricevi instruon, por akiri per memstudado la bazajn principojn de kosmologio. En tiu libro li plurfoje mencias la verkaron de Koperniko, la renesancopatro de la suncentra teorio. Dodoens tre interesiĝis pri la kopernikaj observaĵoj kaj kalkulaĵoj sed ne mem okupis starpunkton pri la diskuto ĉirkaŭ tercentrismo/suncentrismo. En 1584 li publikigis en Lejdeno De sphaera kiel plibonigitan version de sia Cosmografica Isagoge.

La kuracisto Dodoens redakti

 

En 1541 komencis lia medicina kariero kiel urbokuracisto en Meĥleno, kie li oficiis dum 33 jaroj. Ĉirkaŭ 1557 oni prezentis al li katedron en Loveno por instrui medicinon. Tamen li ne akceptis pro konflikto pri sia salajro. Kelkaj monatoj poste oni ankaŭ prezentis al li oficon de reĝa privata kuracisto de Filipo la 2-a, sed kaŭze de kampanjado de la duko de Alva kiu volis limigi la flandran influon ĉe la kortego, Dodoens ne estiĝis la sekvanto de Andreo Vesalio. Kontraŭe li konsentis peton por deveni imperiestran privantan kuraciston de Maksimiliano la 2-a ĉe la Viena Kortego. Dum tiuj kelkaj jaroj li ekkontaktis kun aliaj eŭropaj botanikistoj. Finfine, je la aĝo de 65 jaroj, li iris Lejdenon por instrui la kurson pri internaj malsanoj. Li instruis tiun kurson ĝis sia morto.

Medicinaj verkoj redakti

Lia unua medicina verko estis la “Febrolibro” aŭ Pauli aegineti de febribus et iis quae febribus superveniunt, liber unus de 1546. En tiu ĉi li publikigis kelkajn korektojn kaj kompletigojn kiuj li estis alportinta en la traduko de Joannes Guinterius. Joannes Guinterius estis tradukinta medicinan enciklopedion de Paŭlo de Egino (aŭ Paulus Aegineta), bizanca kuracisto el la 7-a jarcento, tradukita el la greka al latina. Rembert Dodoens komparis tiun tradukon kun la origina teksto kaj tiele povis alporti kelkajn korektojn. Ankaŭ li skribis kune kun kelkaj lernantoj koncizan homan anatomion, Physiologicae medicinae partis tabulae expeditae, en 1550.

Je la fino de sia vivo li ankaŭ skribis Medicinalium obervatorionum exempla rara. Tiu estas verko pri la specialaj kaj maloftaj malsanoj kiujn li vidis dum sia medicina kariero. Tiu verko estis publikigita en 1580 ĉe Christoffel Plantijn en Lejdeno.

La botanikisto Dodoens redakti

Li tre interesiĝis pri la botaniko kiel subteno de sia kuracista praktiko. Tial li kaptis la okazon por traduki nederlanden la Stirpium historia de Leonhart Fuchs. La tradukaĵo Den nieuwen herbarius, dat is dboeck van den cruyden aperis jaron post publikigo de la origina versio en 1542. Tamen la tradukaĵo aperis sub la nomo de Leonhart Fuchs, sed estis klara ke Dodoens estis la tradukinto : (1) en la nederlanda tradukaĵo, por multaj plantoj meĥlenaj kreskadejoj estas indikitaj, kvankam tiuj ĉi ne estas menciitaj en la originaj tekstoj; (2) la terminologio en la tradukaĵo estas preskaŭ identa kun tiu en la Cruydt-boeck de Dodoens.

Post tio, li estis kontaktigita de Jan van der Loe el Antverpeno, por verki plantoatlason. Helpe de tiu presisto Dodoens publikigis la Cruydt-boeck en 1554. Dum li estis ĉe la kortego, li ofte vojaĝis kune kun la sekvantaro de imperiestro Maksimiliano la 2-a tiel ke li malkovris multajn nekonatajn plantojn el Germanujo, Aŭstrujo kaj Hungarujo kaj povis priskribi ilin. Poste li iris antverpenon kie li presigis sian majstraĵon ĉe Christoffel Plantijn en 1583, nome Stirpium historia pemptades sex.

Renovigoj de Dodoens redakti

 
Statuo de Dodoens en la meĥlena Botanika Ĝardeno.

La unua grava kontribuo de Dodoens por la botaniko estis ke li mem iris serĉi kaj priskribi plantojn. El tio sekvas enorman revalorigon de la nombro de priskribitaj plantoj. Li proksimume mem priskribis 1340 speciojn, el kiuj ĉirkaŭ 600 estis komplete novaj. Ĉe la totala nombro de priskribitaj specioj konvenas rimarketon. Histoire des plantes el 1557 estas la tradukita versio de la Cruydt-boeck de Dodoens el 1554. Ĝi estis tradukita de Charles de l'Écluse ( aŭ Carolus Clusius ) kiu ankaŭ mem estis granda botanikisto. En tiu versio oni ne scias se la novaj plantoj estas priskribitaj de Dodoens aŭ de Clusius. La lasta ĉapitro de la libro, La description d'aucunes gommes et liqueurs, provenant tant des arbres, que des herbes, certe estas en la tutaĵo origina de Clusius. Temas pri proksimume 30 plantoj kaj iliaj volatilaj oleoj.

Krom estas la aliaj 200 novaj specioj kiuj troviĝas en la libro pri kiuj estas diskutebla kiu estas la malkovranto. Por tio oni estas kontrolinta la kreskadejojn de la menciitaj plantoj sed tiu ne alportis konvinkigintajn argumentojn ĉu por unu ĉu por alia.

La dua renovigo estas ke li ne sekvas monaĥojn kiuj asertis ke kuracplanto havis “indikon” per kiu oni povas dedukti la efikon de la planto. Li ĉiam ĝisfunde ekzamenis novajn kuracilojn kaj longdaŭre kontroladis la pacientojn por tiel kompreni ĝian efikon.

La tria grava disvolviĝo ĉe Dodoens estis ke li enkondukis fundamentan renovigon pri la klasifiko de la plantoj. En sia “Cruydt-boeck” de 1554 li rezolute ĉesigis la tradicion per ne plu laŭalfabete klasifiki la plantojn sed laŭ fiziologiaj rekoniloj. Tio tre gravis por la biologio. Tiel li starigis sisteman kadron de referenco en kiu eblis situigi la plantojn. Tiu unua provo tute ne estis perfekta sed post 29 jaroj, li subdividis la plantospeciojn en 26 grupojn en sia Stirpium historiae pemptades sex, grupigitaj en ses "pemptadoj". Tiam multaj plantospecioj estis kunigitaj en siajn nuntempajn genron kaj familion. Li apogis sin antaŭ ĉio sur la vegetaĵaj rekoniloj de plantoj : folio, tigo kaj petaloj.

Por redoni ĉiujn novajn karakterizajn signojn, estis decida por li ke liaj plantolibroj estu bone ilustritaj. Tion li konfidis al eminenta meĥlena desegnisto Pieter Van der Borcht. La plej gravaj eraroj de Dodoens estis ke li ankoraŭ konservis la klasikan klasifikon de plantoj en herboj, arbustoj, arbedoj kaj arboj kaj ke li ofte parolis pri masklaj kaj femalaj plantoj, kvankam temis pri du parencaj specioj kun diferencaj dimensioj. Li ankaŭ nenion sciis pri la seksa funkcio de floro. Tamen Dodoens jam konstatis ke frukto formiĝas el pistilo sed la funkcio de la stamenoj laŭ li nur estas la protektado de la pistilo.

Influo de liaj verkoj redakti

Kiel urbokuracisto Dodoens estis komisiita per la kontrolo de la apotekistoj kaj ofte vizitadis ilin kaŭze de sia pacientara praktiko. Kiel ĉiuj branĉoj de la scienco, en la tempo de Dodoens la farmacio nur estis en komenco de disvolviĝo. La apotekistoj resanige uzis multajn materiojn kaj herbojn laŭ la grek-romia tradicio. Pro tio la plej multaj ingrediencoj veniendis el la mediteranea regiono kaj el Oriento. Sed pro la malfacilaj transporteblecoj kaj pro la kosto, ofte oni ne povas akiri la produktojn. Tial multaj apotekistoj anstataŭis certajn substancojn per "similaj" tiel ke la malgranda ebla efiko de la kuracilo eĉ tute malĉeestis. Multajn el siaj verkoj Dodoens skribis nederlande tiel ke la averaĝa apotekisto ilin komprenu. Li ankaŭ tre emfazis la postulaĵojn koncerne origino,rikolto, konservado, odoro, gusto kaj koloro de la herboj tiel ke la apotekistoj povis pli rapide diferencigi la falsaĝojn kaj la malfalsaĝojn sed ili ankaŭ povis rekoni la vere venenajn plantojn. La farmacio estis la unuaj scienco kaj praktiko kiuj profitis de la verkoj de Dodoens.

Lia tipologio ankaŭ grave influis la botanikistojn post li, kaj estis unu el la sistemoj kiujn uzis Linnaeus por starigi lian definitivan taksonan modelon. La verkoj de Dodoens estis tradukitaj en plimulton de la eŭropaj lingvoj kaj eĉ en japanan. Tiel ili influis la postajn priskribojn kaj subdividojn de la plantoj el la kolonioj de la eŭropaj landoj.

Verkoj redakti

En 1554 aperis nederlande lia Cruydt-boeck, kun 715 bildoj, en kiu li apartigis la plantojn en ses grupojn. La kuracplantoj estas ( kiel tria grupo ) detale priskribitaj, pro kiu la verko longdaŭre estis konsiderata farmakopeon. La libro ripetfoje denove estis publikigita, ĉiam en pli ampleksan formon, lastfoje en 1644. Franca traduko far Carolus Clusius jam aperis en 1557. Latina prilaboraĵo publikiĝis en 1583 ĉe Plantijn.

Plie Dodoens skribis kelkajn latin-lingvajn verkojn pri kosmografio kaj pri medicino, interalie :

  • Den Nieuwen Herbarius (1543)
  • Cosmographica in astronomiam et geographiam isagoge (1548)
  • De frugum historia (1552)
  • Trium priorum de stirpium historia commentariorum imagines (1553)
  • Posteriorum trium de stirpium historia commentariorum imagines (1554)
  • Cruydt-boeck (1554) ( Tiu estis la dua libro, presita de Christoffel Plantijn )
  • Frumentorum, leguminum, palustrium et aquatilium herbarum, ac eorum quae eo pertinent historia (1566)
  • Florum et coronariarum odoratarumque nonnullarum herbarum historia (1568)
  • Purgantium aliarumque eo facientium, tum et radicum, convolvulorum ac deleteriarum herbarum historiae, (1574)
  • Historia vitis vinique (1580)
  • Physiologices medicinae tabulae (1580)
  • Medicinalium observationum exempla rara (1581)
  • Stirpium historiae pemptades sex (1583)
  • Praxis medica (1616) ( aperita postmorte )
  • Ars medica, ofte ghenees-kunst (1624) ( aperita postmorte )

La plej granda belgo redakti

  • En 2005 li estiĝis numero 62 en la flandra versio de elekto de la plej granda belgo.

Eksteraj ligiloj redakti