Remetschwil

komunumo de Svislando

Remetschwil estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Remetschwil
Blazono de Remetschwil
Komunuma domo de Remetschwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 24′ 40″ N 8° 19′ 55″ O / 47.41111 °N, 8.33194 °O / 47.41111; 8.33194 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 40″ N 8° 19′ 55″ O / 47.41111 °N, 8.33194 °O / 47.41111; 8.33194 (mapo)
Areo 3,88 km²
Alteco 524 m super marnivelo
Poŝtkodo 5453
Komunumkodo 4039
Mapo de Remetschwil
vdr

Geografio redakti

La komunumo Remteschwil situas meze inter la kulmino de la Mutschellen-Pasejo kaj la urbo Baden. Ĝi konsistas el la tri vilaĝoj Remetschwil ĉe la okcidenta deklivo de la monto Heitersberg, Sennhof, kiu situas pli oriente je alteco de 660 m s.m., kaj Busslingen, kiu situas je alteco de 410 kaj kunkreskis kun la najbara komunumo Stetten.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,88 km², de kiuj 0,93 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,63 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de la montoĉeno Heitersberg je alteco de 695 m s.m. kaj la plej malalta punkto je alteco de 405 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Remetschwil limas en nordo al Niederrohrdorf kaj Oberrohrdorf, en oriento al Spreitenbach, en sudo al Bellikon kaj Künten, kaj en okcidento al Stetten.

Trafiko redakti

 
La kantona ĉefvojo de Muteschellen-Pasejo al Baden, ĉe la eniro al la vilaĝo Remetschwil

Tra Remetschwil pasas la kantona ĉefvojo de la kulmino de Mutschellen-Pasejo al Argovio, laŭ kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas norde en Dättwil, urbo Baden, en distanco de proksimume 10 kilometroj, kaj samdistance sude en Urdorf al la svisa aŭtovojo A4.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Remetschwil datiĝas el la jaro 1184 kiel Reimiswilare.

En mezepoko Remetschwil estis sub la regado de la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, ĝi estis atribuita al la voktejo Rohrdorf de la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Remetschwil fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

En la jaro 1805 la kvin vilaĝoj Busslingen, Niederrohrdorf, Oberrohrdorf, Remetschwil kaj Staretschwil estis kunigitaj al la komunumo Rohrdorf. Ĉar la kunlaboro malbone funkciis post diversaj iniciativoj en la jaro 1854 la komunumo Rohrdorf estis denove disigita, kaj estiĝis la tri hodiaŭaj komunumoj Niederrohrdorf, Oberrohrdorf kun Staretschwil, kaj Remetschwil kun Busslingen.

Eksteraj ligiloj redakti