René-Primevère Lesson

René Primevère LESSON (naskiĝis la 20-an de marto 1794 en Rochefort (Charente-Maritime), mortis la 28-an de aprilo 1849) estis franca kuracisto kaj naturalisto.

René-Primevère Lesson
Persona informo
René Primevère Lesson
Naskiĝo 20-an de marto 1794 (1794-03-20)
en Rochefort
Morto 28-an de aprilo 1849 (1849-04-28) (55-jaraĝa)
en Rochefort
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Q3577900 vd
Familio
Gefratoj Pierre Adolphe Lesson vd
Edz(in)o Marie Clémence Lesson vd
Infanoj Anais Lesson vd
Parencoj Zoé Dumont vd
Profesio
Okupo kuracisto • esploristo • zoologo • ornitologo • apotekistobotanikisto • kirurgo • natursciencisto vd
Laborkampo ornitologiomedicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
René Lesson.

René Primevère Lesson 16-jaraĝa eniris en la Markuraca Lernejo. Li servis en la Franca Floto dum la Napoleonaj militoj; en 1811 li iĝis tria kuracisto en la fregato Saal, kaj en 1813 dua kuracisto en Regulus.

En 1816 Lesson ŝanĝis sian fakon al farmacio kaj servis kiel farmaciisto kaj botanikisto en la ĉirkaŭmonda veturado de Duperrey per La Coquille (1822-1825), kaj estis ankaŭ respondeca pri la kolektado de naturaj specimenoj kun sia kolego Prosper Garnot kaj oficiro Jules Dumont d'Urville. Lesson estis la unua naturalisto kiu vidis vivantajn Paradizeedojn en la Molukoj kaj Nov-Gvineo.

Reveninte al Parizo li pasis sep jarojn preparante la zoologian fakon de la oficiala rakonto de la ekspedicio, nome Voyage au tour du monde sur La Coquille (1826-39). Dum tiu tempo li ankaŭ verkis la librojn Manuel d'Ornithologie (Manlibro de ornitologio) (1828), Traité d'Ornithologie (Traktato de Ornitologio) (1831), Centurie Zoologique (Zoologia jarcento) (1830-32) kaj Illustrations de Zoologie (Zoologiaj bildoj) (1832-35). Li produktis ankaŭ kelkajn monografiojn pri kolibroj kaj libron pri paradizbirdoj. En 1832 li iĝis Deputito pri Farmacio kaj poste (1839) Ĉefa Farmaciisto de la Floto en Rochefort. Li ricevis la Légion d'honneur en 1847.

Lia sperto kiel ŝipkuracisto rezultis en lia duvoluma Manuel d'Histoire Naturelle Médicale et de Pharmacologie (1833), uzota kiel manlibro por ĉiuj ŝipkuracistoj.

René-Primevère Lesson estas foje konfuzata kun sia frato Pierre-Adolphe kiu ankaŭ estis doktoro kaj ŝipveturis kun d'Urville en 1826.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Gallica Retaj versioj de verkoj de René Primevère Lesson.