René DUMONT (n. la 13-an de marto 1904 - m. la 18-an de junio 2001[1]) estis franca inĝeniero pri agronomio, ekologiisto, kaj aktivulo pri naturmedio, tria mondo kaj paco. Li fariĝis konata pro sia batalo por la kampara disvolviĝo en malriĉaj landoj kaj sia ekologia engaĝiĝo. Lia kritika aliro al agronomio konfliktis kun la ideologio de la tiamaj koloniaj agronomoj[2], kiuj ofte malestimis la tradician agrikulturon de la indiĝenoj.

René Dumont
Persona informo
Naskonomo René Fernand Dumont
Naskiĝo 13-an de marto 1904 (1904-03-13)
en Cambrai, Nord,  Francio
Morto 18-an de junio 2001 (2001-06-18) (97-jaraĝa)
en Fontenay-sous-Bois, Val-de-Marne,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Liceo Henri-IV • Institut national agronomique
Okupo
Okupo sociologo • agronomo • franca universitata profesoro • mediprotektulo • inĝeniero
vdr

Li estas la unua kandidato kiu prezentiĝis sub la ekologia etikedo dum la balotado por fariĝi prezidento de Francio en 1974. Li iniciatis la ideon kaj movadon de la politika ekologio. Li estis aktivulo en la Radikala Partio (Francio).

Li estas fekunda aŭtoro kiu verkis preskaŭ 70 librojn, inter kiuj la plej konataj estas L'Afrique noire est mal partie (Nigra Afriko mis-ekas) en 1962 kaj L'Utopie ou la mort! (Utopio aŭ la morto!) en 1973.

Biografio redakti

Li naskiĝis en Cambrai, travivis la unuan mondmiliton en Arras, kie lia patrino estis instruistino de sciencoj kaj estrino de mezgrada lernejo.

En 1927, li eniris la Nacian Instituton de Kolonia Agronomio (INAC) en Nogent-sur-Marne por unujara trejnokurso kiel agronomia inĝeniero. Interesita pri tropika agronomio, li en 1929 forlasis Francion por iri al la tiutempe nomitaj transmaraj landoj, kie lia unua posteno estis en la iama franca kolonio, nomita Franca Hindoĉinio (nuna Vjetnamio) kie li komencis sian karieron en la rizokampoj de Tonkino. La ŝipo per kiu li veturis tien, faris halton en haveno en Barato, kie li partoprenis agadon de Gandhianoj, ĉar li ĉiam estis ĉe la flanko de la subpremitoj de la mondo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Misère ou prospérité paysanne ? (Mizero aŭ kampara prospero?), eld. Fustier, kolekto 'Dynamo'), enkonduko fare de Jacques Duboin, Parizo,1936
  • L’Afrique noire est mal partie (Nigra Afriko mis-ekas), 1962, angla traduko False start in Africa, New York, Praeger 1966
  • Nous allons à la famine (Ni alfrontos malsatan estontecon), angla traduko The hungry future, New York, Praeger, 1969
  • Types of Rural Economy: Studies in World Agriculture (Specoj de kapara ekonomiko: Studoj en monda agrikulturo), London: Methuen, 1970
  • Utopie ou la mort! (Utopio aŭ morto!), 1974, angla traduko Utopia or Else ..., Universe Pub, 1975
  • Agronome de la faim (Agronomo de la malsatego), 1974
  • La contrainte ou la mort. Lettre aux Québécoises et aux Québécois sur l'avenir de la planète, Ed. du Méridien, Montrealo, kolekto 'Environnement', 1990
  • Démocratie pour l'Afrique : la longue marche de l'Afrique noire vers la liberté (Demokratio por Afriko: la longa marŝo de nigra Afriko al la libereco), 1991
  • Cette guerre nous déshonore. Quel nouvel ordre mondial ? (Tiu milito hontigas nin. Kiu nova tutmonda ordo? - kunlabore kun Charlotte Paquet), eld. Le Seuil, Paris, coll. 'L’Histoire immédiate'), 1992
  • Misère et chômage. Libéralisme ou démocratie (Mizero kaj senlaboreco. Liberalismo aŭ demokratio - kunlabore kun Charlotte Paquet, 1994 (Le Seuil, coll. 'L’Histoire immédiate'), Parizo,1994
  • Ouvrez les yeux ! Le XXIème siècle est mal parti (Malfermu la okulojn ! La 21-a jarcento malbone ekis), eldonejo Politis, eld. Arléa, Parizo, 1995
  • Famines, le retour. Désordre libéral et démographique non contrôlée (Malsatoj, la reveno - Liberala malordo kaj nekontrolita demografio), Politis, eld. Arléa, Parizo, 1997

Bibliografio redakti

  • (fr) "René Dumont, un agronome d'exception", en: Ingénieurs de la vie : la revue des ingénieurs de l'INA P-G (nuna AgroParisTech), Mazarine, Paris, 2005
  • (fr) René Dumont, citoyen de la planète Terre, dokumenta firlmo de Bernard Baissat, La Lanterne/France 3, 105 minutoj, 1992 (pliaj informoj)

Referencoj redakti

  1. (fr) René Dumont, Agronomo, aktivulo pri paco, tria mondo kaj ekologio. Arkivigite je 2006-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (fr) Wilfrid Séjeau, "René Dumont agronome", Ruralia, n-ro 15,‎ 2004, enretigita la 1-an de julio 2008 (rete legebla [arĥivo]).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti