René GOSCINNY [gosini] (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1926 en Parizo, mortis la 5-an de novembro 1977) estas la verkinto de la fama komiksa serio Asteriks.

René Goscinny
René Goscinny en 1971
René Goscinny en 1971
Persona informo
René Goscinny
Naskonomo René Goscinny
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1926 (1926-08-14)
en 5-a arondismento de Parizo
Morto 5-an de novembro 1977 (1977-11-05) (51-jaraĝa)
en 17-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cimetière du Château vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Stanislaus Goscinny vd
Patrino Anna Goscinny vd
Infanoj Anne Goscinny vd
Profesio
Okupo redaktisto • filmreĝisoro • kartunisto • filmproduktoroverkistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo • humuristo • ĉefredaktisto vd
Laborkampo bildliteraturo vd
Aktiva en BonaeroNov-JorkoParizo vd
Aktiva dum 1946–1977 vd
Verkado
Verkoj Asteriks ❦
Lucky Luke ❦
Le petit Nicolas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Parizo en familio de polaj judaj enmigrintoj kiel filo de Stanisław Gościnny (la familia nomo en pola lingvo signifas gastema), kemia inĝeniero el Varsovio, kaj Anna Bereśniak-Gościnna el Ĥodorkiv (nuntempa Ukrainio).

René Goscinny pasigis sian junaĝon en Buenos Aires. Post la abiturienta ekzameno li vivtenis sin kiel help-librotenisto kaj poste kiel desegnisto en varbagentejo. En la jaro 1945 li elmigris al Usono kaj kvar jarojn poste li ekloĝis en Parizo.

En 1951 li renkontis la desegniston Albert Uderzo. Goscinny nun verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis plurajn seriojn, interalie Umpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la Tintin-magazino), kaj ekde 1959 Asteriks (Astérix), kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso kaj aperis parte ankaŭ en Esperanto.

Aliaj famaj verkoj estas: Le Petit Nicolas (desegnita de Jean-Jacques Sempé), Lucky Luke (desegnita de Morris) kaj Iznogud (desegnita de Jean Tabary).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti