Renée VIVIEN, aŭ denaske Pauline Mary TARN (n. la 11-an de junio 1877 en Londono - m. la 18-an de novembro 1909 en Parizo), kromnomita "Safo 1900", estis brita poetino de la parnasa movado.

Renée Vivien
Persona informo
Naskonomo Pauline Mary Tarn
Naskiĝo 11-an de junio 1877 (1877-06-11)
en Londono
Morto 18-an de novembro 1909 (1909-11-18) (32-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per anoreksio vd
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Renée Vivien
Familio
Patro John Tarn vd
Patrino Mary Gillet Bennett vd
Gefratoj Harriet Antoinette Tarn vd
Edz(in)o Hélène van Zuylen • Natalie Clifford Barney vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1901–1909 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Renée Vivien

Renée Vivien estis la filino de usona patrino kaj de skota, riĉa patro, kiu mortis en 1886 kaj lasis al ŝi altvaloran heredaĵon. Post studoj en Novjorko, Parizo kaj Londono, ŝi enloĝiĝis en Parizon kiel verkistino sub la pseŭdonimo R. Vivien, René Vivien kaj sekve Renée Vivien. Ŝi multe vojaĝis tra la tuta mondo kaj spertis longan, tumulteman samsekseman amrilaton kun Natalie Clifford Barney kaj sekve kun Hélène de Zuylen de Nyevelt de Haar.

Ŝia unua poemaro, Études et préludes, eldoniĝis en 1901. Sekvis aliaj. Kelkaj el ŝiaj versoj rememorigas certajn poemojn de Charles BaudelairePaul Verlaine, en kiuj ili laŭdis lesbanecon. Ŝi mortis je la frua aĝo de 32 jaroj, verŝajne pro sentimenta malespero.

Verkoj redakti

La kompleta verkaro de Renée Vivien konsistas el :