Renaelva (ankaŭ Rena) estas 165 km longa maldekstra flanka rivero de Glomma en provinco Hedmark en Norvegio. Renaelva fontas oriente de Tronfjell kaj fluas tra komunumoj Rendalen kaj Åmot paralele al Glomma en la sudon, trafluas la lagojn Lomnessjøen kaj Storsjøen kaj la baraĵlagon Løpsjøen kaj ĉe komunumo Rena el oriento enfluas Glomma.

Renaelva
rivero
Bazaj informoj
Longeco 165 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Rendalen
vdr

Sude de Løpsjøen, alfluas ĝin la 32 km longa Julussa el la sudo.

La akvokolekta areo estas 3967 km².

Tunelo kondukas parton de akvo de la supra Glomma al Renaelva, por optimumi la energian produktadon de la akvocentraloj.