Renkontiĝo de la akvoj

Koordinatoj: 3° 8′ 12″ S 59° 54′ 17″ U / 3.13667 °S, 59.90472 °U / -3.13667; -59.90472 (mapo)

La Renkontiĝo de la akvoj (en portugala: Encontro das Águas) estas fenomeno kiu okazas pro la renkontiĝo inter la nigra akvo de la Nigra Rivero kaj la bruna akvo de la Amazona Rivero, proksime de Manaŭo, en Amazono, norda Brazilo. Dum pli ol 6 km la akvoj ne miksiĝas. Unu el la plej famaj turistaĵoj por tiuj kiuj vizitas Manaŭon.

La Renkontiĝo de la Akvoj estas la kunfluejo inter la Nigra Rivero kun la sabla Amazona Rivero, aŭ Solimões, kiel ĝi estas konata en Brazilo.

Tiu fenomeno okazas tial ke la riveroj havas malsimilajn varmecojn kaj rapidecojn. La Nigra Rivero fluas, pli malpli, po 2 km/h, kaj sia temperaturo estas ĉirkaŭ 22 °C, dum la Rivero Solimões (loka nomo de la Amazono) fluas po 4/6 km/h, kun sia temperaturo ĉirkaŭ 28 °C.