La germana renta marko (RM) estis valuto, ek-emisiita la 15-an de novembro 1923 por haltigi la galopantan inflacion de 1922 kaj ĉefe en 1923 en Germanio. Ĝi estis subdividita je 100 rentaj pfenigoj. La renta marko anstataŭigis la papermarkon.

Historio redakti

Dum la ekonomia krizo en Germanio post la unua mondmilito, la germana ŝtato ne havis disponeblan oron por apogi la novan valuton. Pro tio la Renta banko - kiu emisiis la rentan markon - hipotekis landojn kaj industriajn varojn en valoro de 3,2 miliardoj da renta marko. La renta marko estis enkondukita en proporcio de 1 renta marko = 1:1012 paperaj markoj, establigante kurzon de 1 usona dolaro = 4,2 RM.

La renta marko estis enkondukita kiel provizora mono kaj ne estis leĝa pagrimedo. Fakte, la loĝantaro akceptis kaj uzis ĝin kaj tio helpis halti la inflacion. La leĝa pagrimedo iĝis la germana imperia marko la 11-an de oktobro 1924, egala en valoro al la renta marko.

La renta marko ekzistis ĝis 1948, oni pregis monerojn el ĝi en 1923, 1924 kaj parte en 1925 en valoro de 1, 2, 5, 10 kaj 50 rentaj pfenigoj. Oni pregis kelkajn 1 rentajn pfenigojn en 1929. La 1- kaj 2-pfenigoj estis el bronzo, la pluaj el aluminio-bronzo.

Banknotoj redakti

La unuaj banknotoj estis presitaj kun dato 1-a de novembro, 1923 kaj havis la valoron de 1, 2, 5, 10, 50, 100, 500 kaj 1000 rentaj markoj. Oni ankaŭ emisiis 10- kaj 50-ajn banknotojn (1925), 5-ajn notojn (1926), 50-ajn notojn (1934) kaj 1-2-notajn rentajn markojn en 1937.