"RepRap" (angle "replicating rapid prototyper" — reproduktiĝ-kapabla rapidprototipilo) estas projekto, ellaboranta samnoman reproduktiĝ-kapablan aparaton por rapida prototipado kaj konstruado. Tiajn aparatojn oni ankaŭ nomas "3D-printiloj" aŭ "3D-presiloj".

La distinga eco de "RepRap" estas ĝia planita kapablo krei pecojn, el kiuj oni povas konstrui pliajn "RepRap"ojn. La nuna aparato povas fari la plimulton de propraj konsistigaj pecoj.

Ĉiuj teĥnikaj priskriboj estas publikigataj kiel liberaj verkoj.

Tiu maŝino kapablus rapide fabriki prototipojn de ajnaj pecoj, aĵoj aŭ mekanikaj elementoj, sed, ĝis nun, nur el plasto (aŭ polimero).

Eksteraj ligiloj redakti