Resende (Rio-de-Ĵanejrio)

Resende estas universitata urbego kaj municipo de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĝi estas la plej maljuna urbo en tiu regiono.

Resende
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 27.510-090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 214  (2015) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 28′ S, 44° 27′ U (mapo)-22.468888888889-44.446944444444Koordinatoj: 22° 28′ S, 44° 27′ U (mapo) [+]
Alto 408 m [+]
Areo 1113,507 km² (11 135 0.7 ha) [+]
Resende (Brazilo)
Resende (Brazilo)
DEC
Resende
Resende
Situo de Resende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Resende (Rio de Janeiro) [+]
vdr
Blazono de Resende
Flago de Resende

Bazaj informoj redakti

 
Resende en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Avenuo en Resende

Resende situas en sudorienta parto de Brazilo laŭ rivero limanta kun Barra Mansa, Itatiaia (Rio-de-Ĵanejrio), Porto Real, Quatis, Areias (São Paulo), Queluz (São Paulo), São José do Barreiro, Bananal, Arapeí, Bocaina de Minas, Passa Quatro, Itamonte, Itanhandu kaj Passa-Vinte. Nova Iguaçu troviĝas 108, Rio-de-Ĵanejro 134, São Gonçalo 151, Guarulhos 241, San-Paŭlo (urbo) 252, Campinas 274, Belo Horizonte 289, Curitiba 588, Goiania 819, Braziljo 828, Porto Alegre 1077, Salvador de Bahio 1227, Maceió 1701, Recife 1901, Teresina 1 941, Natalo (Brazilo) 2104, São Luís 2219, Belém 2378, Manaus 2730 km.

Historio redakti

 
Panoramo en Resende

En 1744 estis fondita la komunumo kiel "Nossa Senhora da Conceição", sed la indianoj konis ĝin "Timburibá". En 1801 ĝi ricevis la hodiaŭan nomon. La evoluo estis rapida pro la proksimeco de du metropoloj kaj subŝtato Minas-Ĝerajso.

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomio de Resende estas kafo kaj lakto en la agrikultura sektoro, uranio-rafinado kaj veturiloproduktado en la industria sektoro.

Klimato redakti

Resende situas en tropika zono. En la urbo pluvas jare averaĝe 1553 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter oktobro-aprilo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C, neniam frostas.

 
Ĉefenirejo de Milita Akademio en Resende

Trafiko redakti

Resende estas atingebla laŭ 4 ĉefvojoj kaj ankaŭ trajne. La urbego havas lokan flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

  • teatroj (unu el la teatroj estas la plej granda en Latin-Ameriko)
  • muzeoj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti