Respondec-difuzo (-dividiĝo) estas tiu fenomeno, ke farenda tasko ne estas farata aŭ alprenata spite al sufiĉa nombro kaj atento de la konvenaj personoj.

La nocio korelacias al respondeco kaj estas uzata science en la psiĥologio, pedagogiko same en la organiza sociologio.

En la konduta esploro, analizante la konduton de la rigardantoj dum krimago, oni konstatis, ke ĉeesto de pluraj rigardantoj povas malpliigi eblecon por helpado (rigardanto-efiko, ĉestara efiko).

Dum esploro de taskodivido en organizaĵoj, la sociologio ĉiam denove trafas la fenomenon, ke agadoj, kiujn eĉ la laboristoj traktas gravaj, ne estas efektivigataj, se la laboristoj mem decidas kiu plenumu la taskon (mankanta aŭ neklara tasko).