Respondeco, aŭ responso (laŭ PIV), signifas porti la sekvojn por propraj aŭ fremdaj agoj. Ĝi esprimiĝas en tio, esti preta kaj kapabla poste doni respondon al eblaj demandoj pri la sekvoj. Respondeco signifas ĉiam ankaŭ zorgi pri tio, ke la evoluo en la respondeco-spaco okazu en la dezirata kadro.

Signifo redakti

Respondeco metas la homan agadon en kaŭzajn kuntekstojn. Tiuj estas ekz-e tempaj, sociaj aŭ religiaj. Ene de respondeca kadro sekvas el la agado konsekvencoj en formo de sukceso, malsukceso, gloro, honto, meritokulpo. Respondeco estas krome io akompana, oni parolas pri respondeco-sento, kiel ankaŭ io antaŭeca - kiu lasas sin taskigi pri io, transprenas la respondecon por antaŭvidebla estonteco.

El la sociologio venas la indiko, ke la respondeco havas sencon nur en malcerteco, do kiam estontaj evoluoj aŭ agosekvoj ne estas anticipe planeblaj. Nur en tiu kunteksto de kontingenco respondeco povas valori.

Pro tio la ofte okazanta konfuzo de la nocioj respondeco kaj kulpo montriĝas malĝusta, ĉar la ekzisto de kulpo kondiĉas ke la aganta persono intence aŭ malzorge lezas ekzistantajn normojn, dum la respondeco invokeblas ankaŭ tiam, kiam ago konsiderata ĝusta (egale laŭ kiaj cirkonstancoj) havas negativajn sekvojn.

Pro la kontingenco unuflanke eblas atingi sukceson per senrespondeca ago, aliflanke respondeca aŭ respondec-konscia ago povas konduki al malsukceso. Pro tio ne eblas ekkoni nur laŭ la rezulto, ĉu la koncernulo agis respondece.

Respondeco estas ofte konsiderata morale pozitiva ento. Kiu havas respondecon, tiu konsciu pri tio, ĉar aliaj homoj estas pozitive influataj de tio. Sed kiu agas senrespondece, malutilas al sia ĉirkaŭaĵo, komunumo, medio aŭ estonteco aŭ endanĝerigas ilin. En la kampo de la medi-problemaro, sed de tie ankaŭ radianta al aliaj temoj, oni ligas la respondecon kun la koncepto de daŭrigeblo. La demando, ĉu la homo entute posedas rektan respondecon pri sia agado, estas krome filozofie ligita kun la libera volo, la determinismo kaj la antaŭdestino.

Respondec-difuzo oni nomas staton en kiu la atribuado de respondeco al respondec-portanto estas evitata, per tio ke ĉiuj eblaj kandidatoj evitas transpreni la respondecon. La nocio difuzo, pruntita el la fiziko, indikas, ke tiu evitado ne okazas direktate, sed senregule.

Johannes Schwartländer redakti

Laŭ Johannes Schwartländer la respondeco havas "tri-valoran rilaton":

  • Nur la homo havas respondecon
  • pri sia ago kaj transprenitajn taskojn kaj devojn ("transpreni la respondecon", "respondecokadro", havi la respondecon pri iu aŭ io)
  • antaŭ instanco kiu postulas raporton (ekz-e gepatroj, amikoj, la publiko, la "historio", tribunalo, la aŭtonoma kategoria imperativo, dio kiel plej supera juĝisto)

Max Weber redakti

En Politiko kiel profesio Max Weber distingas la tensiokampon, en kiu politikistoj agas, per la ŝajna kontraŭdiro de "pasio en la senco de laŭtaskeco". Politikistoj - almenaŭ tiaj kiuj havas la "alvokitecon" al politiko - distingiĝas per "dediĉemo al la tasko". Por tio necesas minimumo da tendenc-konscienco kaj krome la necesan mezuron. Sed politikistoj ne rajtas esti "sterile ekscititaj" - la konscienco devas esti aŭtenta, sed devas esti kadrita de respondeca etiko. En tio la respondeco aperas kiel kontraŭdiro al, sed ankaŭ kiel kondiĉo por politikaj tendenc-sintenoj.

Specoj de respondeco redakti

Juraj respondecoj redakti

Jure la respondeco estas komprenata kiel devo de persono pravigi sin pri siaj decidoj kaj agoj. Se al persono estas atribuita tasko kaj la por tio necesa kompetento, tiam la persono devas plenumi ĝin kaj, se okazas eraroj, porti la sekvojn. En la angla oni uzas la terminon accountability.

Oni distingas:

  • agorespondeco: devo pravigi sin rilate la manieron en kiu plenumiĝis la tasko
  • rezultrespondeco: devo pravigi sin rilate la celatingo
  • gvidrespondeco: devo pravigi sin rilate la taskoj de gvidado

Ekzistas ĉeno inter respondeco - taskoj - agoj. Taskoj estas labor- aŭ ago-opcioj, parte havas celojn; agoj estas subordigitaj al taskoj. La agoj parte delegeblas, sed neniel la tasko.

Specoj de politikaj respondecoj redakti

En politiko renkonteblas du specoj de respondeco, la kunrespondeco kaj la memrespondeco:

  • Kunrespondeco estas la politika interpreto de la nocio respondeco pri socie gvidata helpo kaj plibonig-procezoj, kiel ekz-e la kunrespondeco pri la medio, la kunrespondeco pri la malfortuloj, la kunrespondeco pri la malsanuloj ktp. Tiu kunrespondeco efektivigeblas de la civitanoj kaj de la ŝtato. La kunrespondeco estas tradicie emfazata de maldekstraj partioj.
  • Memrespondeco estas la politika interpreto de la nocio respondeco en la senco de lasita al si mem. Tradicie tiu speco de respondeco estas emfazata de la novliberalaj reprezentantoj.

Tiuj du specoj, la kunrespondeco kaj la memrespondeco, distingas sin en la respondeco-kampo kaj per tio difinas la ŝtatajn taskojn. Dum en la tempo post la dua mondmilito la kunrespondeco estis senkonteste dominanta en ĉiuj tavoloj de la socio, ĝi estas en la lastaj jaroj, per la emfazo de la memrespondeco pli kaj pli forŝovata. Nek kunrespondeco nek memrespondeco estas pli valora speco de respondeco, sed ambaŭ estas ofte necesaj en kombino.

Vidu ankaŭ redakti